Johann Georg Albrechtsberger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Albrechtsberger, instruisto de muzikaj geniuloj en Vieno.

Johann Georg ALBRECHTSBERGER (baptita la 3-an de februaro 1736 en Klosterneuburg, mortinta la 7-an de marto 1809 en Vieno) estis aŭstra muzikteoriisto, komponisto kaj orgenisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Albrechtsberger deĵoris de 1755-57 kiel orgenisto en Györ, de 1757-59 en la pilgrimadloko Maria Taferl kaj plej malfrue de 1760-66 en Melk kie la arkivo donis al li la eblecon fari ampleksajn studojn kaj esploradojn pri eklezia kaj sekulara muzikoj. Imperiestro Jozefo la 2-a, kiu estis entuziasmiĝinta pri li jam antaŭe en Melk, vokis lin Vienon kiel la Duan kortegan orgeniston. En 1791 Albrechtsberger fariĝis la Unua kortega orgenisto kaj - estante posteulo de Wolfgang Amadeus Mozart - vickapelestro ĉe la Katedralo Sankta Stefano. En 1798 la Reĝa muzikakademio de Stokholmo membrigis lin.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Albrechtsberger estis konatulo de la plejparto de la gravaj muzikoj de la tiama Vieno kaj taksitis tie kiel la plej bona instruisto pri komponado. Li instruis ankaŭ geniulojn, ekz. Beethoven (1794–96), C. Czerny, F. Ries, J. Eybler, J. Fuss, J. N. Hummel, I. von Seyfried. Liaj 279 komponaĵoj de ĉambra, eklezia, orgena muzikoj tamen ne transpasas la senesprimetan muzikstilon kutiman por la antaŭklasika periodo de Vieno. Sed ili estas bonegaj ekzemploj por sobraj kaj normitaj muzikmovimentoj. Muzikteorie li baziĝis pri J. J. Fŭ (Gradus ad Parnassum, Wien 1725), C. Ph. E. Bach, F. W. Marpurg kaj J. Ph. Kirnberger kaj unuigis la polifonion vokalan kun la instrumenta. La graveco de Albrechtsberger antaŭ ĉio estis sur la kampo de muzika teorio.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Polyphone Klavier- u. Orgel-Werke, Kammermusik f. Streicher, Sinfonien, Kirchenmusik (größtenteils ungedr.), Ausw. hrsg. v. O. Knapp, in: Denkmäler d. Tonkunst in Österreich, Bd. 16, 2, 1909; Gründl. Anweisung z. Komposition, 1790 (französ. Übers., 2 Bde., Paris 1814, engl. Übers. v. S. Novello, o. J.)
  • Kurzgefaßte Methode, d. Generalbaß zu erlernen, 1792; Klavierschule f. Anfänger. 1808; Méthode de l'accompagnement, o. J.
  • Sämtl. Schrr. üb. Generalbaß, Harmonielehre u. Tonsetzkunst …, verm. u. hrsg. v. I. Ritter v. Seyfried, 3 Bde., Wien 1826, 21837 (engl. Bearb. unter d. Titel Methods of Harmony, Figured Base and composition. v. A. Merrich, 2 Bde., London 1834, 21844; engl. Übers, v. S. Novello, 1855).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • A. Koczirz, A.s Konzerte f. Maultrommel u. Mandora, in: Festschr. f. H. Kretzschmar, 1918, S. 55 ff.
  • A. Weissenbäck, J. G. A. als Kirchenkomponist, in: Stud. z. Musikwiss. 14, 1927; G. Herz, J. S. Bach im Zeitalter d. Rationalismus u. d. Frühromantik, 1935
  • G. Frotscher, Gesch. d. Orgelspiels u. d. Orgelkomposition, Bd. 2, 1936

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]