Skiflo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gus Cannon's Jug Stompers, ĉ. 1928.

Skiflo, aŭ en la angla skiffle, estas muzika ĝenro kun influoj el ĵazo, bluso, popola muziko ĉefe usona, kutime uzante kombinon de man- kaj hejm-faritaj aŭ improvizitajn muzik-instrumentojn. Originita kiel termino en Usono en la unua duono de la 20a jarcento, ĝi populariĝis denove en Unuiĝinta Reĝlando en la 1950-aj jaroj, kie ĝi estis asociita kun artistoj kiaj Lonnie Donegan, The Vipers Skiffle Group, Ken Colyer kaj Chas McDevitt. Skiffle ludis gravan rolon en la starto de karieroj de postaj elstaraj muzikistoj de ĵazo, popo, bluso, popola kaj rok-muziko kaj estis rigardita kiel kritika paŝo al la dua Brita popolmuzika revivado, bluseksplodo kaj brita invado fare de usonaj popolaj muzikistoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]