Roy Orbison
Aspekto
| Roy Orbison | |
|---|---|
Roy Orbison
| |
| Bazaj informoj | |
| Naskonomo | Roy Kelton Orbison |
| Kromnomo | The big O |
| Naskiĝo | 23-an de aprilo 1936 en Vernon |
| Morto | 6-an de decembro 1988 (52-jaraĝa) en Naŝvilo |
| Edz(in)o | Barbara Orbison |
| Ĝenroj | Rokmuziko, Popmuziko |
| Profesio | Muzikisto, tekstisto |
| Instrumentoj | Gitaro, Voĉa muziko |
| Tipo de voĉo | tenoro |
| Aktivaj jaroj | 1954 – 1988 |
| Parencaj temoj |
Traveling Wilburys |
| Retejo | www.royorbison.com |
| Signifa instrumento | |
| gitaro | |
| Persona informo | |
| Mortokialo | korinfarkto |
| Tombo | Westwood Village Memorial Park Cemetery (en) |
| Lingvoj | angla |
| Ŝtataneco | Usono |
| Alma mater | Universitato de Norda Teksaso Paxon School for Advanced Studies (en) |
| Familio | |
| Edz(in)o | Barbara Orbison (en) |
| Infanoj | Roy Kelton Orbison Jr. (en) |
| Okupo | |
| Okupo | kantisto kantaŭtoro voĉisto kantoverkisto gitaristo komponisto aktoro |
| Verkoj | Only the Lonely (Know the Way I Feel) Crying Oh, Pretty Woman |
| TTT | |
| Retejo | http://www.royorbison.com |
Roy Kelton Orbison (23-a de aprilo 1936 - 6-a de decembro 1988), kromnomata the big O ("la granda O" en la angla), estis grandinflua kantisto kaj komponisto kaj unu el la pioniroj de rokenrolo. Lia kariero daŭris dum preskaŭ tri jardekoj; li komencis ĝin en la 1950aj jaroj, kiel rockabilly-kantisto. Lia stilo, malpli peza ol tiuj de aliaj samgenraj artistoj (kiel Carl Perkins kaj Jerry Lee Lewis), kune kun lia kompon-talento, faris lin granda sukceso dum la transiro al la 1960-aj jaroj. Li komponis kelkajn klasikajn muzikaĵojn kiel Claudette, Oh pretty woman, Love hurts, Crying kaj In dreams.

