Arĉa kvarteto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Arĉa kvarteto estas muzika ensemblo de kvar arĉaj instrumentoj (tiam ankaŭ arĉkvaropo) — kutime du violonoj, aldviolono kaj violonĉelo — aŭ verko komponita por tia grupo.

Fono[redakti | redakti fonton]

Kvankam iu ajn kombinaĵo de kvar arĉaj instrumentoj povas laŭlitere esti nomata "arĉa kvarteto", en la praktiko la termino celas grupon konsistantan el du violonoj, unu aldviolono kaj unu violonĉelo. Se komponisto kreas muzikon por kvar aliaj arĉaj instrumentoj — ekzemple tri violonoj kaj kontrabaso, aŭ violono, aldviolono, violonĉelo kaj kontrabaso — la instrumentado indikiĝas specifike. La norma arĉa kvarteto large vidiĝas kiel unu de la plej grava formoj en ĉambra muziko. Plej majoraj komponistoj, el la malfrua 18-a jarcento, verkis arĉan kvartetojn.

Verko de muziko por kvar ludantoj de arĉaj instrumentoj povas havi iun ajn formon, sed se ĝi nomiĝas simple Arĉa Kvarteto (kun aŭ sen subtitolo) la klasika kvarteto kutime havas kvar partojn, kun grandskala strukturo simila ol tio de sonatosimfonio. La eksteraj partoj estas tipike rapida, la enaj movadoj en klasika kvarteta formo estas malrapida movado kaj danca movado de ia tipo (ekzemple, menueto, skerco, furianto). Jam Ludwig van Beethoven, tamen, uzis ankaŭ aliajn formojn en siaj malfruaj kvartetoj.

Multaj aliaj ĉambraj gropoj vidiĝas kiel modifikaĵoj de la arĉa kvarteto, tia kiel la pianokvinteto, kio estas arĉa kvarteto kun aldonata piano; la arĉa kvinteto, kio estas arĉa kvarteto kun ekstra akdviolono aŭ violonĉelo; la arĉa trio, kio estas arĉa kvarteto kun nur unu violono; kaj la piana kvarteto, arĉa kvarteto kun unu de la violonoj anstatauigas de piano.

Historio[redakti | redakti fonton]

La formo unue uziĝis post la mezo de la 18-a jarcento. La unua verkoj de Joseph Haydn por arĉa kvarteto havas po kvin partojn kaj similas al la divertimento (ili havis tion titolon en kelkaj eldonoj) aŭ serenado, sed la la kvartetoj en opuso 9 176970 estas en la formo kiu estiĝis norma kaj por Haydn kaj por aliaj komponistoj: kvar movadoj, rapida movado, malrapida movado, triparta menueto kaj rapida finalo. Ĉar lia ekzemplo helpas kodigi formon ke originas en la baroka suito, Haydn estas ofte nomata "la patro de la arĉa kvarteto." Li foje ludis liajn kvartetojn je sociaj okazoj en improviza kvarteta ensemblo, de kiu ankaŭ Wolfgang Amadeus Mozart estis membro.

Iom post iom la arĉa kvarteto estigis prestiĝa kaj konsiderata vera defio por klasika komponisto. Ĉi tio povas rezulti el la fakto ke la paletro de sono estas pli limigita ol kun orkestra muziko, altrudanta la muzikon stari pli sur ĝia propra kvalito ol sur tonala koloro; aŭ el la kontrapunkta tendenco en muziko verkita por kvar egalaj instrumentoj.

Kvarteta komponado floris en la klasika epoko; ekzemple Wolfgang Amadeus Mozart kaj Ludwig van Beethoven verkis famajn seriojn de kvartetoj flanke al tiuj de Haydn; ankaŭ tiuj de Franz Schubert estas tre altvaloraj.

La komponado de arĉkvartetoj iom malkreskis dum la 19-a jarcento. En ĉi tiu epoko, komponistoj ofte verkis nur po unu arĉan kvarteton, eble nur por montri ke ili povas komandi ĉi tiun sanktigitan ĝenron. Kun la komenco de la moderna epoko de klasika muziko, la kvarteto revenis al plena populareco inter komponistoj; gravajn kvartetojn tiam komponis interalie Béla Bartók kaj Dmitri Ŝostakoviĉ.

Eksternaj ligoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]