Diskuto:Arĉa kvarteto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eta detalo pri falsa amiko por elangligantoj: La angla vorto por "arĉkvarteto" estas string quartet, aliflanke string instrument signifas ne "arĉinstrumento" sed "kordinstrumento" - do inkluzivas ankaŭ harpon, gitaron, pianon ktp. La gitarkvintetoj de Boccherini do povus esti en la angla nomataj string quintets (sed neniam estas, laŭ mia scio), sed en esperanto ne eblus nomi ilin "arĉkvintetoj" (li komponis ankaŭ tiajn). Gunnar Gällmo 18:55, 31. Maj 2005 (UTC)

Movi al "arĉkvaropo"?[redakti fonton]

Mi proponas ke oni uzu la Esperantan afkson -opo, do "kvaropo" anstataŭ "kvarteto". Simile, oni povas ŝanĝi dueto, trio, kvinteto, ktp. al duopo, triopo, kvinopo. Ĉu iu malkonsentas se mi movas ĉi tiun paĝon al "arĉkvaropo"? Gaodifan (diskuto) 12:20, 2 nov. 2022 (UTC)[Respondi]