Jerry Seelen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Jerry SEELEN, kies reala nomo estis Jerome Seelen, estis usona verkisto kaj vortumisto naskiĝinta la 11an de marto 1912 kaj mortinta la 12an de septembro 1981 en San Diego (Kalifornio).[1]

Li verkis vortumojn por kantoj en la 1940-aj jaroj kaj scenarojn por filmoj kaj teledo en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj.

En 1950, li verkis la anglalingvajn vortumojn por la franca kanto C'est si bon por la unua usona registraĵo de tiu kanto kiu estis kantita de Louis Armstrong kun Sy Oliver kaj lia Orkestro. La franclingva vortumado estis verkita de André Hornez en 1947.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Seelen, Jerry, 1912–1981. Socialarchive.iath.virginia.edu. Alirita 19a de Marto, 2016.