Tyree Glenn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tyree Glenn
Foto de William P. Gottlieb.

Evans Tyree Glenn (naskiĝis la 23-an de novembro 1912 je Corsicana je Teksaso; mortis la 18-an de majo 1974 je Englewood en Nov-Ĵerzejo) estis usona Jazz-trombonisto de svingo. Li laboris kiel muzikisto en la Orkestro Duke Ellington.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Tyree Glenn ludis ekde 1929 en lokaj orkestroj, post tio kun Tommy Mills en Vaŝingtono 1934–36 kaj en Novjorko kun Eddie Barefield 1936/37, en la studiobando de „ĵazbarono“ Timme Rosenkrantz 1938, ĉe Benny Carter 1939/40 kaj ĉe Cab Calloway 1940–46. Glenn vizitis en 1946 Eŭropon kun la orkestro de Don Redman kaj estis post sia reveno en Usonon dungita de Duke Ellington, je kiu li restis ĝis printempo de 1951. Ekde 1952 li laboris kiel studiomuzikisto por televidaj kaj radiaj stacioj en Novjorko kaj laboris kiel liberprofesia muzikisto por diversaj svingaj kaj diksilandaj ensembloj. Per propra kvaropo li prezentis en la dua duono de la 1950-aj jaroj en Novjorko, krome ekde 1952 ĝis 1963 en ĉiutaga radiospektaklo. Ekde 1965 ĝis 1968 Glenn vojaĝis kun la ĉiustelularo All Stars de Louis Armstrong; kun Armstrong li muzikis ĝis ties morto en 1971. En siaj lastaj jaroj li denove direktis propran bandon.

Glenn enkondukis en la elingtonan orkestron la grumblego-stilon (ŭa-ŭa-efekto), konatan de Joe Tricky Sam Nanton, ludis tamen ankaŭ bonege svingo-trombonon. Foje li ankaŭ prezentis kiel vibrafonisto. Li estas aŭdebla en „Melancholy Lullaby“ de Benny Carter el 1939, „Three Horn Parlay“ de Rex Stewart el 1945, „Hy’a Sue“, „Three Cent Stomp“, „Sultry Serenade“ de Duke Ellington el 1947 kaj je sonregistraĵoj kun Don Byas, Cab Calloway, Sid Catlett, Milt Hinton, Billie Holiday, Hot Lips Page kaj Billy Taylor .

Konsultlibraj notoj[redakti | redakti fonton]