Corsicana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Corsicana
Corsicana chase bldg.JPG
Administrado
Retpaĝaro www.ci.corsicana.tx.us [+]
Demografio
Loĝantaro 23 770  (2010) [+]
Loĝdenso 393 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 32° 6′ N, 96° 28′ U (mapo)32.0925-96.469444444444Koordinatoj: 32° 6′ N, 96° 28′ U (mapo) [+]
Alto 135 m [+]
Areo 56 km² (5 600 ha)
Situo de Corsicana
Situo de Corsicana
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Corsicana, Texas [+]
Information icon.svg
vdr

Corsicana estas urbo en la subŝtato Teksaso de Usono. Ĝi estas la administra centro de la kantono Navarro, en la orienta parto de Teksaso. Laŭ censa takso de 2010 ĝi havis 23 770 loĝantojn.

La urbo estis fondita en 1848 kaj ricevis nomon fare de la teksasa revolucia heroo José Antonio Navarro post la mediteranea insulo de Korsiko, naskiĝloko de liaj gepatroj.

La Corsicana Female Literary Institute malfermiĝis en 1857 kaj estis fermita en 1870.

Oni trovis en 1894 - pro akcidento - en la proksimo de Corsicana gravan naftokampon, la unuan komerce gravan naftokampon en Teksaso.

Dum la dua mondmilito, tie funkciis aviadila lernejo. La loko estas ankaŭ sidejo de Collin Street Bakery, kiu produktas fruktokukojn ekde 1896.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la kantona juĝejo en Corsicana