Joe Glaser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joe Glaser
Persona informo
Naskiĝo 17-an de decembro 1896 (1896-12-17)
Morto 6-an de junio 1969 (1969-06-06) (72-jaraĝa)
Okupo
Okupo talent manager
vdr

Joe GLASER (17a de decembro 18966a de junio 1969) [1][2] estis artistadministranto fama pro sia dediĉo al karieroj de ĵaz-muzikistoj, kiaj Louis Armstrong kaj Billie Holiday.

Glaser estis la filo de familio el Ĉikago de rusaj judaj prauloj.[3] Post serio de neregulaaj laborpostenoj (luktadministranto, klubadministranto), kun la helpo de siaj kontaktoj ekadministris Louis Armstrong en Majo 1935. La sukceso de ties asocio faris ke ankaŭ aliaj ĵaz-muzikistoj aliĝis al Glaser kaj al lia agentejo konata kiel Associated Booking Corporation kiu "estis formita en 1940 de Joe Glaser kaj Louis Armstrong".[4]

Kvankam liaj klientoj havis altan opinion pri li, Glaser estis timita persono en la negoca fako. Associated Booking Corporation aŭ "ABC" kiel ĝi estis ankaŭ konata, reprezentis ankaŭ Duke Ellington, Benny Goodman, Lionel Hampton, Woody Herman, Dave Brubeck, Barbra Streisand, B.B. King, The Allman Brothers Band, T. Rex, kaj multajn aliajn.[5]

Joe Glaser mortis la 6an de junio, 1969, ĉe la Hospitalo Beth Israel en Novjorko. Lia agentejo estas ankoraŭ funkcianta.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Obituary, New York Times, 17a de majo, 1969, p. 33; "Joseph G. Glaser Is Dead at 72; Booking Agent For Many Stars," New York Times, 8a de Junio, 1969, p. 92
  2. "Satchmo Remembers the Big Magaffa," Los Angeles Times, 22a de Junio, 1969, p. G44.
  3. Bergreen, Laurence, "Louis Armstrong: An Extravagant Life", paĝo 374
  4. http://www.celebrityaccess.com/news/profile.html?id=288
  5. http://www.celebrityaccess.com/news/profile.html?id=288

Bibliografio[redakti | redakti fonton]