The Allman Brothers Band

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Duane Allman, la grupestro, mortis en motorcikla akcidento en 1971.
Gregg Allman en la turneo de la bando de 1975.
Klavaristo Chuck Leavell ekkontribuis al la bando en 1973.
Gitaristo Warren Haynes, tie en la fino de la 1990-aj jaroj, aliĝis al la bando por ties dua kunsido.

The Allman Brothers Band estis usona rok-bando formita en Jacksonville, Florido, Usono, en 1969 fare de la fratoj Duane Allman (glitogitaro kaj ĉefa gitaro) kaj Gregg Allman (voĉo, klavaroj, kantoverkado), same kiel Dickey Betts (ĉefa gitaro, voĉo, kantoverkado), Berry Oakley (basgitaro), Butch Trucks (drumoj), kaj Jai Johanny "Jaimoe" Johanson (drumoj). La bando enkondukis elementojn de Suda rok-muziko, bluso, ĵazo, kaj kontreo, kaj iliaj koncertaj prezentoj montris elementojn de improvizado kaj de instrumenta muziko.

La du unuaj studiaj sonregistraĵoj de la grupo malsukcesis komerce, sed iliaj koncerta registraĵo de 1971, nome At Fillmore East, reprezentis artan kaj komercan malkovron. La albumo aperigas etendajn versiojn de iliaj kantoj "In Memory of Elizabeth Reed" kaj "Whipping Post", kaj estas ofte konsiderata inter la plej bonkvalitaj koncertalbumoj iam faritaj. Grupestro Duane Allman mortis en motorcikla akcidento poste en tiu jaro, kaj la bando dediĉis Eat a Peach (1972) en sia memoro, duobla studi/koncerta albumo kiu cementis la popularecon de la bando. Post la morto, ankaŭ en motorcikla akcidento) de la basisto Berry Oakley poste tiun jaron, la grupo rekrutis la klavariston Chuck Leavell kaj la basiston Lamar Williams por la produktaĵo de 1973 nome Brothers and Sisters (gefratoj), kiu, kombine kun la sukcesa unuopaĵo "Ramblin' Man", metis la grupon en la pinto de la rok-muziko de la 1970-aj jaroj. Interna kverelo skuis ilin tuj poste; la grupo dissolviĝis en 1976, re-formiĝis por mallonge fine de la jardeko kun aldonaj personaraj ŝanĝoj, kaj dissolviĝis denove en 1982.

La bando re-formiĝis unu fojon plie en 1989, kaj publikigis serion de novaj albumoj kaj ege turneis. Serio de personaraj ŝanĝoj en la fino de la 1990-aj jaroj estis limigita pro la foriro de Betts. La grupo trovis stabilecon dum la 2000-aj jaroj kun la basisto Oteil Burbridge kaj la gitaristoj Warren Haynes kaj Derek Trucks (la nevo de ilia drumisto) kaj famiĝis pro monat-daŭra serio de koncertoj ĉe la Novjorka Teatro Beacon ĉiuprintempe. La bando retiriĝis senprobleme en 2014 pro la foriro de la menciitaj membroj. Gregg Allman mortis pro komplikaĵoj el hepata kancero en Majo 2017. La bando ricevis premiojn de sep oraj kaj kvar platenaj albumoj,[1] kaj estis enmetita en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo en 1995. Rolling Stone rangigis ilin la 52a en sia listo de la 100 Plej Grandaj Artistoj Ĉiutempaj en 2004.[2]

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • The Allman Brothers Band (1969)
  • Idlewild South (1970)
  • At Fillmore East (1971)
  • Eat a Peach (1972)
  • Brothers and Sisters (1973)
  • Win, Lose or Draw (1975)
  • Wipe the Windows, Check the Oil, Dollar Gas (1976)
  • Enlightened Rogues (1979)
  • Reach for the Sky (1980)
  • Brothers of the Road (1981)
  • Seven Turns (1990)
  • Shades of Two Worlds (1991)
  • An Evening with the Allman Brothers Band: First Set (1992)
  • Where It All Begins (1994)
  • An Evening with the Allman Brothers Band: 2nd Set (1995)
  • Peakin' at the Beacon (2000)
  • Hittin' the Note (2003)
  • One Way Out (2004)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Gold & Platinum - RIAA". Recording Industry Association of America. Alirita la 15an de Julio 2018.
  2. "The Immortals". Rolling Stone numero 946. Rolling Stone. Arkivita el la originalo en 2009-05-17. Alirita la 15an de Julio, 2018.