Glitogitaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ekzemplo de botelkola gitarglitado, uzante fingropintaĵojn kaj resonigan gitaron farita el metalo.

Glitogitarogitarglitado estas partikulara tekniko por ludado de gitaro kiu estas ofte uzita en bluso-stila muziko. Tiu tekniko konsidtas en la meto de iu aĵo antaŭ la kordoj dum la ludado por krei glitefikon kaj fortan vibradon kio faras tiun muzikon emocie esprimiva. Ĝi tipe konsistas el ludado de gitaro laŭ tradicia sinteno (ebena kontraŭ la korpo) per uzado de tuboforma "glitaĵo" metita sur unu el la fingroj de la gitaristo. Tiu glitilo povas esti metala aŭ vitra tubo kiel ekzemple botelkolo. La termino "botelkolo" estis historie uzata por priskribi tiun tipon de ludado. La kordoj estas tipe plukita dum la glitilo estas movita sur la kordoj por ŝanĝi la tonon. La gitaro povas ankaŭ esti metita sur la sino de la muzikisto kaj ludata per man-tenita stangeto kaj tiuokaze ĝi estas referencata kiel "singlita gitaro", "sinmetala gitaro" aŭ Genuoŝtalgitaro.

Fakte la kreo de muziko per ia glitado okazis jam ĉe primitivaj kordinstrumentoj en kulturoj de Afriko kaj ankaŭ tio estis la origino de la nomita steel guitar en Havajo. Komence de la 20a jarcento, blusmuzikistoj de la Misisipa Delto popularigis la botelkolan gitarglitan stilon, kaj la unua registraĵo de glitogitaro estis de Sylvester Weaver en 1923. El la 1930-aj jaroj, muzikistoj kiaj Robert Nighthawk, Earl Hooker, Elmore James kaj Muddy Waters popularigis la glitogitaron en la genro de elektra bluso kaj poste influis super glitogitaristoj de rokgenroj kiel Rolling Stones, Duane Allman kaj Ry Cooder. Pioniroj de songlitaj gitaroj estas Oscar "Buddy" Woods, "Black Ace" Turner kaj Freddie Roulette.