Pennies from Heaven (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pennies from Heaven
filmo
Originala titolo Pennies from Heaven
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1936
Ĝenro komedia dramo, muzika filmo, komedia filmo
Reĝisoro(j) Norman Z. McLeod • Jo Swerling
Produktisto(j) Emanuel Cohen
Scenaro Jo Swerling
Loko de rakonto Nov-Jorko
Muziko de William Grant Still
Rolantoj Bing Crosby • Madge Evans • Edith Fellows • Donald Meek • Louis Armstrong • Nana Bryant • Nydia Westman
IMDb
vdr

Pennies From Heaven estas usona muzika komedia filmo de 1936 reĝisorita de Norman Z. McLeod kaj ĉefaktoroj Bing Crosby, Madge Evans, kaj Edith Fellows.[1]

Bazita sur la romano The Peacock Feather (la pavoplumo) de Katherine Leslie Moore kaj scenaro de Jo Swerling, la filmo temas pri kantisto malĝuste enprizonigita kiu promesas kolegon ke li helpos la familion de lia viktimo kiam li estos liberigita. La kantisto prokrastigas sian revon iĝi gondolisto en Venecio kaj iĝas surstrata kantisto por helpi la junulinon kaj ŝian aĝan avon. Lia vivo plie komplikiĝas kiam li trafas belan socialan laboriston kiu iniciatas procedurojn por meti ŝin en orfejo.

Pennies From Heaven restas ĉefe notinda pro la enkonduko de Crosby de la samtitola kanto "Pennies from Heaven", furora dum la epoko de la Granda Depresio, kaj registrita de nombraj kantistoj. La filmo prezentas ankaŭ Louis Armstrong en helpa rolo. En 1937, la filmo ricevis nomumon al Oskar-premio por Plej Bona Origina Kanto (Arthur Johnston kaj Johnny Burke).[2]

Tiu estis la unua sendependa produktoraĵo de Crosby kun la entrepreno Major Pictures de Emanuel Cohen kaj li havis partoprenan posedaĵon en profito.[3] La filmo estis distribuita de Columbia Pictures.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pennies from Heaven. Internet Movie Database. Alirita 24a de aŭgusto 2012.
  2. "Awards for Pennies from Heaven". Internet Movie Database. [1] Alirita la 27an de Majo, 2016.
  3. Giddins, Gary. (2001) A Pocketful of Dreams. Nov-Jorko: Little, Brown and Company, p. 418–419. ISBN 0-316-88188-0.