Carl Van Vechten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Carl Van Vechten
Self-Portrait of Carl Van Vechten Crisco edit.jpg
Persona informo
Carl van Vechten
Naskiĝo 17-an de junio 1880 (1880-06-17)
en Cedar Rapids
Morto 21-an de decembro 1964 (1964-12-21) (84-jara)
en Novjorko
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Usono [#]
Alma mater Universitato de Ĉikago • Washington High School [#]
Familio
Edz(in)o Fania Marinoff [#]
Profesio
Okupo verkistofotistoscenaristo • romanisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Carl VAN VECHTEN (n. 17-an de junio 1880 en Cedar Rapids, Iovao; m. 21-an de decembro 1964 en Novjorko) estis usona fotisto kaj verkisto. Li estis fama kiel subtenanto de la Harlema Renesanco kaj kiel administranto de la literatura heredaĵo de la usona verkistino, eldonistino kaj mecenatino Gertrude Stein. Dum la 1930-aj jaroj van Vechten komencis per fotoverkoj. Lia ĉefa verkaro troviĝas en la fotokolekto de Carl Van Vechten en la nacia biblioteko de Usono, la Biblioteko de Kongreso en Vaŝingtono. Ĝi enhavas 1395 fotojn el la jaroj 1932 ĝis 1964. La plej granda parto de la verkaro konsistas el portretfotoj de elstaruloj, inter ili reprezentantoj de la Harlema Renesanco. Malgranda parto de la kolekto montras usonajn pejzaĝojn.

Galleri[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]