Centro François-Baclesse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Centro François-Baclesse
Malsanulejo
organizaĵo pri sano
Lando Francio Francio
Regiono Normandio
Departemento Calvados
Komunumo Caen
Situo Centro François-Baclesse
 - koordinatoj 49° 12′ 13″ N 0° 21′ 15″ U / 49.20361 °N, 0.35417 °U / 49.20361; -0.35417 (mapo)
Estiĝo 1925
Centro François-Baclesse (Caen)
Centro François-Baclesse (Caen)
DEC
Situo de Centro François-Baclesse kadre de Caen
Retpaĝo: www.baclesse.fr
Map
vdr

Centro François-Baclesse (france Centre François-Baclesse, neformale "Baclesse") estas unu el la dudek regionaj centroj de lukto kontraŭ kancero en Francio. Ĝi situas en Caen.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kreita la 5-a de septembro 1923 en la hospitalo Clemenceau, la centro estis instalita ekde 1973 en la hospitala altebenaĵo norde de Caen, proksime al kampuso 5 de Caen 1 en konstruaĵo konstruita fare de Henry Bernard kaj Pierre Auvray. Ekde sia translokiĝo, la centro portas la nomon de François Baclesse (26-a de aprilo 1896 - 11-a de novembro 1967), scienculo, iama studento de Marie Curie kaj Claudius Regaud ĉe la Radiumo-Instituto de Parizo, kiu partoprenis en la disvolviĝo de moderna klinika radioterapio.

Aktivecoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas rajtigita pritrakti kanceron por la sekvaj pritraktoj:

  • Ĥemiterapio
  • Radioterapio ekstera kaj kuriterapio
  • Terapeŭta uzado de radioizotopoj en nekovritaj fontoj
  • Kancera ĥirurgio: mama, digesta, ginekologia, otorinolaringologia kaj makzelvizaĝa

Ŝlosilaj faktoj[redakti | redakti fonton]

  • 6500 novaj pacientoj po jaro
  • 206 litoj kaj lokoj, el kiuj:
    • 40 lokoj por dumtaga hospitalado
  • 1200 kuracistoj, flegistoj, priserĉantoj, teĥnikistoj kaj sekretarioj
  • 864 salajratoj (kuracistoj, flegistoj, serĉantoj, teĥnikistoj kaj sekretarioj), el kiuj:
    • 84 kuracistoj kaj sciencistoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]