Batalo de Caen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brita pafisto ĉe Caen.

Per la nomo batalo de Caen oni konas la batalojn okazintajn dum la Dua Mondmilito inter fortoj de Aliancanoj kaj la germana armeo post la elŝipiĝo en Normandio la 6-an de junio 1944 por la kontrolo de la franca urbo Caen, historia ĉefurbo de Normandio, kiuj konkludis kun la venko de Aliancanoj.

Tiu urbo estis grava komunikcentro, nepre havebla por posta avanco al Parizo. La dekomenca plano de Aliancanoj celis la konkeron de Caen la saman tagon de la elŝipiĝo, nome la 6-an de junio nokte. Tamen, necesos finfine ses semajnoj kaj kvar sinsekvaj ofensivoj por la definitiva konkero, nome el la 10a de junio al la 20a de julio 1944.

La trupoj de Aliancanoj estis kanadaj kaj britaj estre de Bernard Montgomery. La germanaj trupoj inkludis lastajn rekrutojn de junuloj, maljunuloj kaj baltajn kontraŭsovetojn; la estro estis Erwin Rommel. Ambaŭ flankoj perdis po ĉirkaŭ 50 000 homojn inter mortintoj, vunditoj, kaptitoj kaj malaperintoj. La urbo rezultis ege detruita.

Operacoj[redakti | redakti fonton]

La Operaco Epsom estis brita ofensivo kiu okazis inter la 26-a kaj la 30-a de junio 1944. La ofensivo celis superi la germanojn kaj konkeri la urbon Caen kiu estis okupita de la germanoj, kaj estis unu el la ĉefaj celoj de la Aliancanoj en la unuaj etapoj de la invado de la nordokcidenta Eŭropo.