Diskuto:Hérouville-Saint-Clair

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi kaŝis la blazonon, kiu aŭtomate aperas en informkesto, ĉar ĝi troviĝas en Vikidatumoj. Tamen, la urbo mem ne uzas ĝin, kaj ŝajnas ke temas pri malnova blazono de la Sinjoroj de Hérouville. Tiu blazono troviĝas inter aliaj en retejo:

--Dominik (diskuto) 14:55, 30 Jan. 2016 (UTC)
Saluton Dominik, vi tute pravas. Tie por kaŝi la blazonon, la parametro estas "neniu". --pino (diskuto) 15:07, 30 Jan. 2016 (UTC)

La aserto laŭ kiu "Antaŭ 1957, ĝi nomiĝis simple Hérouville" estas erara. Mi vidis c de 1944 kaj 1948 en kiu la urbo jam nomiĝis "Hérouville-Saint-Clair". --Dominik (diskuto) 10:22, 31 Jan. 2016 (UTC)

Estas ne nepre eraro, la oficiala alinomigo estas kompleksa afero. Oni vidis ofte neoficialajn lokajn nomojn sur oficialaj dokumentoj. Oni vidis 1957 sur [[1]]. --pino (diskuto) 12:54, 1 Feb. 2016 (UTC)

Foto pri la Esperanto-placo[redakti fonton]

@Dominik: La foton pri la Esperanto-placo en la komunejo vi faris en novembra tago, tio videblas: ĝi estis treege malhela. Mi iom pli lumigis ĝin, tamen daŭre la foto esence tro malhelas: perfektus denove foti en suna tago, prefere kun la suno en la dorso de la fotanto. Supozeble, ĉar vi loĝas en la urbo, vi havos okazon tion relative facile fari en taŭga printempa aŭ somera tago. Cetere: Mi memoras ke mi jam foje vidis la bildon kaj jam tiam volis peti vin pri denova foto - nun mi ne plu trovas iun malnovan noton de mi, nek ĉi tie nek en via diskutpaĝo ... eble mi nur pensis pri noti peton kaj ne realigis mian penson. Se ne, pardonu la ripeton, sed en tiu kazo sentu vin rememorigita. {{{1}}} Antaŭdankas ThomasPusch (diskuto) 15:57, 15 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Pormemore: Uzanto-Diskuto:Dominik#Peto_pri_somera_foto. Dominik (diskuto) 03:05, 16 mar. 2024 (UTC)[Respondi]