Vilhelmo de Tiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Guillaume de Tiro)
Vilhelmo de Tiro
Vilhelmo de Tiro estas skribanta sian kronikon, 13-a jarcento
Vilhelmo de Tiro estas skribanta sian kronikon,
13-a jarcento
Persona informo
Guillaume de Tyr
Naskiĝo ĉirkaŭ 1130
en Jerusalemo
Morto 29-an de septembro 1186 (1186-09-29)
en Jerusalemo
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco FrancioJerusalema reĝlando vd
Alma mater Orleans, Parizo, Bolonjo
Profesio
Okupo historiistopastroverkistoĉefepiskopo vd
Verkado
Verkoj Historia rerum in partibus transmarinis gestarum
Ĉefepiskopo de Tiro
Dum 1175–1186
Kanceliero de la Reĝlando Jerusalemo
Dum 1174–1184
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vilhelmo de Tiro (1130 - 1185) estis jerusalema historiisto, kronikisto kaj ĉefepiskopo de Tiro.

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Vilhelmo naskiĝis en Jerusalemo ĉirkaŭ la jaro 1130. Li devenis el dua generacio de eŭropanoj, kiuj ekloĝis en Palestino post la unua krucmilito. Li havis unu fraton, kiu nomiĝis Ralph kaj kiu estis komercisto. Ĉiuokaze Vilhelmo ne devenis el nobela familio. Kiel junulo li studis en Jerusalemo, kie li finstudis la latinan lingvon, la grekan lingvon kaj eble ankaŭ la araban lingvon. Lia kunlernanto estis la pli posta jerusalema reĝo Baldueno la 3-a. Ĉar en Jerusalema reĝlando ekzistis nenia universitato, Vilhelmo foriris en duono de la kvardekaj jaroj en Eŭropon, kie en Orleans kaj Parizo li studis teologion kaj liberajn artojn. Pli poste li en Bologna studis civilan kaj eklezian juron.