Saltu al enhavo

La serĉado de la perfekta lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ricerca della lingua perfetta nella cultura europea
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Umberto Eco
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 1993
Ĝenro eseo
vdr

La serĉado de la perfekta lingvo (origine: La ricerca della lingua perfetta nella cultura europea) estas verko[1] de Umberto Eco. Enhave, la eminenta profesoro pritraktas la konceptojn de "perfekta lingvo" kaj "konfuzo de lingvoj", ambaŭ rilate al akademiaj kaj lingvopolitikaj esploradoj, revuanta la ĝisnune proponitajn solvojn. El tiu vidpunkto, la aŭtoro esprimas sian favoron por Esperanto[2][3].

La verko aperis kadre de la serio "Fare l'Europa" ("fari Eŭropon"), kies editoro estis Jacques Le Goff.

En 1996 aperis ankaŭ esperanta traduko de la eseo, fare de Daniele Mistretta[4].

Emfazante ke serĉado de la "perfekta lingvo" ĉiam estis iumaniere ideologia, Umberto Eco elmontras kelkajn opiniojn tute kontraŭajn al la ideo, agnoskanta tamen ke tiu ĉi serĉado, kvankam neebla, produktis iujn utilajn flankajn rezultojn (ekz., en la kampoj de taksonomio de naturaj sciencoj, sistematiko, scienca notacio, kompara lingvoscienco, kodigado de formalaj lingvoj, artefarita intelekto, ktp). Ĉiokaze, tiu ĉi serĉado certe ne plu daŭrigeblas hodiaŭ, kaŭze de ĝia nure utopiema naturo. La aŭtoro afirmas, aliflanke, ke serĉado de iu taŭga internacia planlingvo, kiel Esperanto, estas multe pli realisma projekto ol serĉado de la "perfekta" lingvo.

Eco resumas la kernon de sia idearo jene:

Citaĵo
 Duboplena pri la eblecoj de vere scienca esploro pri temo, kies dokumentoj perdiĝis en la prahistoria mallumo kaj povas nur esti prisupozataj, en 1866 la Pariza Societo pri Lingvistiko decidis rifuzi ĉiun starpunkton kaj pri la universalaj lingvoj kaj pri la lingvorigino. Sed (ankaŭ se ĝi ne plu alprenas formon de historia rekonstruo pli aŭ malpli fantazia, kaj de la utopio pri universala aŭ perfekta lingvo, sed pri kompara studo de la ekzistantaj lingvoj), la debato plu aktuala pri la lingvaj universalaĵoj estas ido de tiuj antikvaj diskutoj.[5] 

Laŭ Umberto Eco, la nuntempa eŭropunia kunteksto donas tute seriozan ŝancon por politike konsideri la temon.

Citaĵo
 La serĉado de la perfekta lingvo en la Eŭropa kulturo estas la esperanta titolo de libro de Umberto Eco (pronuncata Eko). La itala originalo (La ricerca dela lingua perfetta nella cultura europea) estis publikigita en 1993, kaj jam unu jaron poste aperis la esperanta traduko de Daniele Mistretta, kun antaŭparolo de Humphrey Tonkin.

En la esperanta Vikipedio troviĝas nur eta artikolo pri Umberto Eco. En ĝi la libro estas menciita trifoje (en la partoj “Eco kaj Esperanto“, “Listo de verkoj” kaj “Libroj tradukitaj al esperanto”). En la parto “Citaĵoj pri Esperanto” estas cititaj du asertoj de la verkisto pri nia lingvo, unu el la revuo Esperanto, de 1993, kaj unu el intervjuo donita en 1996. Umberto Eco naskiĝis en 1932 en norda Italujo kaj studis Filozofion kaj Historion de la Literaturo en Milano. Unue li laboris ĉe televido kaj poste kiel provleganto ĉe eldonejo. En 1962 li publikigis sian unuan libron (“La malferma verko”), en kiu li montriĝis brila kulturteoriulo. La sekvan jaron li fariĝis profesoro pri Estetiko kaj Vida Komunikado. En 1968 li publikigis la libron “Enkonduko al la Semiotiko”, kiu daŭre estas internacie la normiga verko pri Semiotiko. En 1975 li ekokupis la katedron pri Semiotiko en la universitato de Bolonjo, kie li instruis ĝis 2007. Tamen li fariĝis mondfama per siaj romanoj, precipe per “La nomo de la rozo” (1980), kiu estis eĉ filmigita. Tiu romano kaj kelkaj aliaj estis tradukitaj al multaj lingvoj. Eĉ se oni aldonas, ke li publikigis plurajn aliajn librojn (pri filozofio, semiotiko, kulturo kaj ankaŭ por infanoj), tiuj informoj eble ankoraŭ ne sukcesas montri la gravecon de Umberto Eco. Sed vidu la sekvajn informojn: Li ricevis la honordoktorecon de – miru! – 39 universitatoj en pluraj landoj, krome diversajn gravajn ordenojn. Li estis konsiderata unu el la plej grandaj intelektuloj de la pasintaj jardekoj. Kelkaj brazilaj verkistoj ege bedaŭris lian morton, okazintan la 19­an de februaro 2016, kaj emfazis ne nur lian gravecon por la monda kulturo, sed ankaŭ lian intelektan honestecon kaj lian afablecon. Sendube multaj esperantistoj scias, ke li estis sufiĉe favora al nia lingvo. En la supre menciita verko li dediĉis ses paĝojn al Esperanto. Temas vere pri mirinda verko. La esperanta traduko ampleksas 317 paĝojn. En la bibliografio Eco nomas 266 librojn kaj artikolojn. Laŭ la “Indekso de la nomoj” estas menciataj en la verko ĉirkaŭ 500 aŭtoroj. Por doni unuan ideon pri tio, kion Eco pritraktas, mi citas la titolojn de la 16 ĉapitroj: 1. Ekde Adamo ĝis la “confusio linguarum”. 2. La kabala pansemiotiko. 3. La perfekta lingvo de Danto. 4 La “Ars magna” de Ramón Lull. 5. La monogeneza hipotezo kaj la pralingvoj. 6. Kabalismo kaj lullismo en la moderna kulturo. 7. La perfekta lingvo de la bildoj. 8. La lingvo magia. 9. La poligrafioj. 10. La aprioraj filozofiaj lingvoj. 11. George Dalgarno. 12. John Wilkins. 13. Francis Lodwick. 14. Ekde Lejbnico ĝis la “Encyclopédie”. 15. La filozofiaj lingvoj de la klerismo ĝi hodiaŭ. 16. La internaciaj helpaj lingvoj. En sia Enkonduko Eco asertas:

“La utopio pri perfekta lingvo ne obsedis nur la eŭropan kulturon. La temo de la konfuzo de la lingvoj kaj la klopodo trovi rimedon al ĝi pere de eltrovado de lingvo komuna al la tuta homa genro trairas la historion de ĉiuj kulturoj (kp. Borst 1957).”

La germana aŭtoro Borst estis publikiginta sesvoluman verkon pri la historio de la opinioj pri origino kaj multspececo de la lingvoj kaj popoloj. Post kiam li eksplikis, ke pro la grandega kvanto da lingvaj projektoj en la mondo li bezonis limigi sin al Eŭropo, Umberto Eco anoncas – ankoraŭ en la Enkonduko – ke li “pritraktis nur”:

1) La remalkovron de historiaj lingvoj, taksataj originaj aŭ mistike perfektaj, kiel la hebrea, la egipta, la ĉina.

2) La rekonstruon de lingvoj, kiujn oni pretendis originaj, t.e. fontolingvoj pli aŭ malpli fantomecaj [...].

3) Artefaritajn lingvojn, kiuj povas havi tri celojn: I. Perfekteco aŭ struktura aŭ funkcia [...]. II. Perfekteco pro universaleco [...]. III. Perfekteco pro utiligebleco, eĉ nur supozita, kiel la poligrafioj.

4) Lingvojn pli aŭ malpli magiajn [...]

Post tio la aŭtoro listigas tipojn de lingvoj kiujn li pritraktis “nur apenaŭe”:

a)Sonĝajn lingvojn, nevole inventitajn, kiel la lingvoj de alienuloj, la lingvojn uzitajn en trancostato, la lingvojn de mistikaj revelacioj [...]

b)La romanajn kaj poetikajn lingvojn, t.e. la fikciaj lingvoj, eltrovitaj por satiraj celoj [...] aŭ poeziaj [...].

c)Miksitajn lingvojn, t.e. lingvoj spontane naskiĝintaj de la renkontiĝo de du civilizacioj diverslingvaj [...]

d)Vehiklajn lingvojn, t.e. kaj naturaj lingvoj kaj ĵargonoj pli aŭ malpli limigitaj, kiuj servas kiel anstataŭantoj de la naturaj lingvoj en plurlingvaj areoj [...].

e)Formalajn lingvojn por malgranda uzkampo, kiel tiu de kemio, de algebro kaj de logiko [...]

f)La vastegan kaj tre plaĉan kategorion de la t.e. “lingvofrenezuloj”.

Mi citis la titolojn de la ĉapitroj kaj la anoncojn de tio, kion la aŭtoro pritraktas, por montri la vastecon de la temoj de la libro – kiun ne eblas resumi. Ĉu ĉio tio instigas vin legi la interesegan verkon? Por fini ĉi tiun artikolon, mi menciu mallonge, kion Umberto Eco diras sobre Esperanton. Unue li priskribas la intencojn de Zamenhof kaj poste – en ĉapitro titolita “Optimumigita gramatiko” – la bazajn regulojn. Kaj i.a. li informas:

“Pluraj estis la eminentuloj, kiuj subtenis aŭ simpatiis Esperanton, lingvistoj kiel [[Baudoin de

Courtenay]] aŭ Otto Jespersen, kaj sciencistoj kiel Peano aŭ filozofoj kiel Russell. Unu el la plej konvinka voĉo estas tiu de Carnap, kiu en sia Membiografio parolas emocie pri la solidaretoso sentita parolante komunan lingvon kun aligentanoj, kaj pri la kvalitoj de tiu ‘vivanta lingvo [...], kiu same posedis mirigan flekseblecon de esprimrimedoj kaj grandan simplecon strukturan [...]. [...] Pruve de la sukceso de Esperanto ekzistas hodiaŭ Universala Esperanto Asocio kun delegitoj en la ĉefaj urboj de la mondo. La Esperanto­gazetaro nombras pli ol cent gazetoj, kaj en Esperanton oni tradukis la plej gravajn verkojn de ĉiuj literaturoj, elde la Biblio ĝis la Fabeloj de Andersen, dum ekzistas ankaŭ originala literatura produktado.” (p. 273)

Evidentas ke ankaŭ tiu grava intelektulo, tiu granda homo – Umberto Eco – opiniis, ke nia lingvo estas sukcesa
— Herbert A. Welker. Brazila Esperantisto - Numero 358, Aprilo (2017)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La ricerca della lingua perfetta nella cultura europea.
  2. Umberto Eco per una lingua veicolare europea.
  3. Di esperanto in esperanto. Storia del sogno di una lingua per tutto il mondo.
  4. U. ECO, La serĉado de la perfekta lingvo, Edistudio, 1996. ISBN-10: 8870360644; ISBN-13:  9788870360646.
  5. Umberto Eco, La serĉado de la perfekta lingvo, p. 102.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]