Sublimigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sublimigo laŭ PIV estas

  1. la ago fari iun sublima, do distingiĝa per sia alteco, nobleco aŭ alia impresa eco, ke ĝi inspiras ian kvazaŭreligian respekton, admiron aŭ timon, kaj
  2. en psikologio kaj aparte psikoanalizo la ago deturni la seksan impulson aŭ ties perversajn formojn en morala, intelekta, estetika aŭ religia direkto.

En psikologio, sublimig(ad)o estas ia elporta meĥanismo. Ĝiaj radikoj estas en la Niĉea (Friedrich Wilhelm Nietzsche (1844 –1900) & psikanaliza alproksimiĝoj, kaj estas ofte ankaŭ nomita kiel speco de defenda meĥanismo. Sublimigado estas la reenfokusigado de psika energio (kiu laŭ Sigmund Freud estis limigita) for de negativaj ellas(ej)oj, al pozitivaj, aŭ la reenkanaligado de energioj, kiuj ne povas trovi ellasejon. Ekzemple, studento maltrankvila pro grava ekzameno povas reenkanaligi tiun energion en studadon, kaj furioza persono kiu estas alkutimiĝinta al fizikaj dolorigoj povas reenkanaligi sian pasion en introspekton kaj organizadon.

Laŭ Freud, ĉi tio estas speco de pozitiva defenda meĥanismo, kiu indikas sanan, produktivan kaj kreivan traktadon. Ĉi tiu meĥanismo permesas al homoj enkanaligi kaj esprimi laŭleĝe kaj psikologie kaj socie siajn naturajn instigojn, (precipe la seksan instigon - la Eroso), kaj instigas la personon al kreivo kaj artaj esprimoj. La avantaĝo de sublimigo kuŝas en tio, ke ĝi ne postulas konstantan investon de mensa energio por malhelpi la esprimon de la impulso (per meĥanismoj kiel subpremo, neado aŭ delokiĝo (angle Displacement)), tial ĝi ne kondukas al la kreado de neŭrozo. sublimigo estas konsiderita pli adapta defenda meĥanismo ĉar ĝi igas negativan angoron en pli pozitivan energion. Kiam la libido-energio aperas en la formo de impulsoj de ĝio, tiuj impulsoj estas limigitaj de la egoo kaj la superegoo. Kvankam ili estas subpremitaj, la energio malantaŭ ili restas. Anstataŭ konverti tiun energion en socie neakcepteblan konduton, persono povas uzi sublimigon por direkti tiun energion en pli akcepteblajn kaj produktivajn agojn (ekzemple arto aŭ sportoj).

Ekzemploj de sublimigo laŭ Freud:

  • Homo, kiu enkanaligas energiojn, kiuj antaŭe estis dediĉitaj al perforta kaj agresema konduto, al intensa praktiko en sporto.
  • Sciencisto kies fonto de scivolemo estas la naturo de voyeurismo, kaj li "rigardas en la sekretojn de Patrino Naturo".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]