Subpremado (psikologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En psikologio subpremado estas la klopodo redirekti proprajn dezirojn kaj tendencojn al plezuraj instinktoj ekskludante ilin el la konscio kaj tenante ilin aŭ kaŝante ilin en la nekonscio. Laŭ la teorio de psikoanalizo, subpremado ludas gravan rolon en multaj mensomalsanoj, kaj eĉ en la psiko de la averaĝa persono.[1]

Subpremado estas ŝlosila koncepto de psikoanalizo, kie ĝi estas komprenata kiel defendomekanismo kiu "sekurigas, ke tio kio estas neakceptebla por la konscia menso, kaj kio, se oni memorigas ĝin, vekas anksion, ne povu eniri en ĝi."[2]

Estis debato ĉu (aŭ kiom ofte) la subpremado de la memoro reale okazas[3] kaj ĉeftendenca psikologio asertas, ke la vera memorsubpremado okazas nur tre rare.[4] Usonaj psikologoj ekklopodis studi subpremadon en eksperimenta laboratorio ĉirkaŭ 1930. Tamen, psikoanalizistoj estis dekomence neinteresataj en klopodoj studi subpremadon en laboratoria medio, kaj poste eĉ malakceptis ilin. Plej psikoanalizistoj konkludis, ke tiaj klopodoj misreprezentis la psikoanalizan koncepton de subpremado.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laplanche pp. 390, 392
  2. Davis, Derek Russell (2004). Gregory, Richard L. (eld.). The Oxford Companion to the Mind, Second Edition. Oxford: Oxford University Press. p. 803. ISBN 978-0-19-866224-2.
  3. McNally, R.J. (2004). "The Science and Folklore of Traumatic Amnesia". Clinical Psychology Science and Practice. 11 (1): 29–33. doi:10.1093/clipsy/bph056.
  4. "Repressed Memories and Recovered Memory Therapy". Jan Groenveld. Arkivita el la originalo en 2009-01-23. alirita la 23an de januaro 2020.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]