Katarina von Bora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Katharina von Bora, 1526. Pentraĵo de Lucas Cranach la Maljuna

Katarina von BORA (naskiĝis la 29-an de januaro 1499 en Neukieritzsch-Lippendorf, mortis la 20-an de decembro 1552 en Torgau) estis saksia nobelino kaj eksmonaĥino. La 13-an de junio 1525 ŝi edziniĝis kun la germana reformisto Marteno Lutero. Ili havis ses gefilojn: Johano, Elizabeta, Magdalena, Martino, Paŭlo kaj Margareta. La familio loĝis en eks-monaĥejo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Katarina estis verŝajne la filino de Hans Bora kaj Anna (fraŭline: Haubitz). Jam tre frue ŝi venis en la Monakinejon Nimbischen apud Grimma. De tie ŝi fuĝis la 4-an de aprilo 1523 kun aliaj ok monakinoj post la studado de skribitaĵoj de Marteno Lutero. Li proklamis en ili ke kontraŭvola monakado ne validus.

En Wittenberg ŝi trovis loĝadon ĉe la urba sekretario Reichenbach. Luteron ŝi edzigis la 13-an de junio 1525. Post ties morto (1546) ŝi forlasis la urbon sed revenis en 1548. Batalante kontraŭ nutraĵproblemoj ŝi restis samloke, ĝis la eksplodo de epidemia malsano irigis ŝin kun al infanoj al Torgau. Tie ŝi mortis post monatoj malmultaj. Ŝia tomboŝtono videblas en la belega Mario-kirko de Torgau.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 3. Leipzig 1905, p. 216, kio legeblas tie ĉi interrete.