Diskuto:Komunio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikolo bone klarigas la disputon ene de la protestanta ekleziaro pri diversaj teologiaj interpretoj de la komunio. Sed en neniu fonto mi trovis informon ke en protestantaj eklezioj la ceremonio pro tiuj disputoj en la protestantaj eklezioj esperantlingve ne nomiĝus komunio, aŭ kiun alian nomon ĝi havus. Tamen en iuj artikoloj, kiel ekzemple pri la Memstara evangelia-lutera eklezio, la verkintoj zorge evitis la nomon komunio, kiu ŝajne al iuj "aspektas tro katolika aŭ ortodoksa aŭ ĝenerale iusence antaŭ-reforma", kaj anstataŭe uzigis evitan vortumon kiel "sankta manĝo". Mi substrekas ke ankaŭ luteranoj kaj kalvinistoj, baptistoj kaj metodistoj, kaj ĉiuj aliaj kristanoj, rajtas uzi la Esperanto-vorton komunio, kiu estas ne kopirajte protektatata fare de la papo. ThomasPusch (diskuto) 15:53, 22 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

Pri la ŝablono "sen fontoj"[redakti fonton]

Aparte de tio, ke intertempe kolektiĝis du malgrandaj referencoj:

Ekde kiam ili stariĝis en decembro 2006, antaŭ 16 jaroj, la kriterioj por elstaraj artikoloj nur postulas, ke por ĉiu dubebla aserto estu menciita fonto kiu pravigas tiun aserton. Pri tio jam plurfoje rememorigis Marcos. Do: Ĉu estas iu dubebla aserto en la artikolo? ThomasPusch (diskuto) 22:31, 3 dec. 2022 (UTC)[Respondi]