Konsento de Zuriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konsento de Zuriko
kristana kredkonfeso
Aŭtoroj
Aŭtoro Johano Kalvino kaj Heinrich Bullinger
Lingvoj
Lingvo eklezia latino
Eldonado
Eldondato 1551
Loko Zuriko
vdr

Konsento de Zuriko (latine: Consensus Tigurinus) estis interkonsento de Johano Kalvino kaj Heinrich Bullinger (majo 1549), pri la reala sed ne fizika prezenco de kristo en la Komunio. Ili interkonsentis ke Jesuo partoprenas la komunion per la potenco de Sankta Spirito kaj estas perceptebla pro la leviĝo de la animoj de la kredantoj al la ĉielo; la ĉeesto de Jesuo realiĝas en la kredo de la manĝanto kaj per la efiko de la Sankta Spirito dum pano kaj vino estas signoj, simboloj de la korpo kaj sango de Jesuo, kiu fizike hejmas nur en la ĉielo. Tamen (laŭ ili) la graco sakramenta venas nur al elektitaj (>antaŭdestinismo).