Internacia Eŭkaristia Kongreso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
poŝtmarko okaze de la Eŭkaristia mondkongreso en 1960 en Munkeno

Internacia Eŭkaristia Kongreso (latine: Congressus eucharisticus internationalis[1]) estas kunveno dum pluraj tagoj de romkatolikoj. Per ĝi la ŝato de eŭkaristio pliiĝu en la tuta mondo kaj ĝuu pliprofundiĝon. Gvidis ĝin aŭ papokardinalo komisiita.

Fine de la 19-a jarcento francaj katolikoj iniciatis la tuton. La unua monda kongreso estis organizata fare de Philibert Vrau kun bonvola apogo de lia papa moŝto Leono la 13-a, okazante en Lille. Daŭra komitato ĉe Sankta Seĝo moderigas la kongresojn kiuj nun okazas en la tuta mondo. Partoprenas ilin klerikoj kaj homoj de konsekrita vivo, sed ankaŭ laikoj. La kongreso havas ĉiam certan ĉeftemon rilate al eŭkaristio: la slogano povas esti en kunteksto kun la gastiganta lando aŭ aktualaj, la homaron premantaj temoj.

La kongresoj estas numeritaj; inter ili estas paŭzoj de unu ĝis tri jaroj. Dum la du mondmilitoj kaj ĝis 1952 ili tute ne okazis.

Gastigantoj[redakti | redakti fonton]

En Germanujo ĝis nun dufoje oni kongresis, somere de 1909 en Kolonjo kaj somere de 1960 en Munkeno. Jen listo de ĉiuj kongresaj urboj (el kiuj kelkaj plurfoje) ĝis 2024: Amsterdamo, Angers, Angoulême, Antverpeno, Avinjono, Barcelono, Bogoto, Bonaero, Bruselo, Budapeŝto, Cebuurbo, Ĉikago, Dublino, Filadelfio, Friburgo, Gvadalaharo, Jerusalemo, Kartago, Kebekurbo, Kito, Kolonjo, La Valeto, Lieĝo, Lillo, Londono, Lourdes, Madrido, Manilo, Melburno, Metz, Montrealo, Mumbajo, Munkeno, Najrobio, Namur, Paray-le-Monial, Parizo, Reims, Rio-de-Ĵanejro, Romo, Seulo, Sevilo, Sidneo, Tournai, Tuluzo, Vieno, Vroclavo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. termino videbla sur poŝtmarko irlanda de 1932