Eŭkaristiaj fratinoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭkaristiaj fratinoj
Geografia situo 47° 47′ 8″ N, 13° 3′ 55″ O (mapo)47.78554413.065254Koordinatoj: 47° 47′ 8″ N, 13° 3′ 55″ O (mapo)
Eŭkaristiaj fratinoj (Aŭstrio)
Eŭkaristiaj fratinoj (Aŭstrio)
DEC
Eŭkaristiaj fratinoj
Eŭkaristiaj fratinoj
Map
Eŭkaristiaj fratinoj
vdr

Eŭkaristiaj fratinoj (germane Eucharistieschwestern; Eucharistinnen; Kongregation der Schwestern von der Heiligsten Eucharistie von Leitmeritz) estas romkatolika virina kongregacio malgranda kun sidejo en la Dia setlejo Sankta Erentrudis en Aŭstrio. Ilia mallongiĝo ordena estas CSSE.

Historio ordena[redakti | redakti fonton]

La paroĥa kirko en Salzburg-Herrnaŭ

Fondis la kongregacion grafino Ada Chotek (poste fratino Maria Annuntiata) (1890–1939) estinte lernantino ĉe la lernejo Sacré Coeur Riedenburg en Bregenz. Ŝia patro Karl Maria Paul Anton Boguslaw Chotek von Chotkow und Wognin (1853–1926) estis kuzo de Žofie Chotková, edzino de Franz Ferdinand de Aŭstrio-Este, la aŭstria tronheredanto. En 1930 en Velké Březno en Regiono Ústí nad Labem fondiĝis la kongregacio apogite fare de la konata jezuito Karl Maria von Andlau. en la libro Antwort der Liebe, Leben und Werk von Mutter Maria Annuntiata Chotek (Haus Königstein-Institut für Kirchengeschichte von Böhmen-Mähren-Schlesien, 1997) la aŭtoro Rudolf Grulich taksis la jezuiton Andlau kvazaŭa kunfondinto kongregacia.[1] En 1937 iĝis la eklezia aprobo en Litoměřice.

Post la Dua mondmilito devis forlasi Bohemujon la ordenaninoj en 1946 kaj trovis rifuĝon sub la ŝirmo de ĉefepiskopo Andreas Rohracher en la sudo de Salcburgo.

Ordena vivo[redakti | redakti fonton]

Ekde la komenco la Eŭkaristiaj virinoj laboris animzorgade kaj karitate. Post la Dua Vatikana koncilio la statutoj iomete reformitis en la senco de la koncilia dekreto Perfectae caritatis. En niaj tagoj la virinoj aktivas en la paroĥujojn Salzburg-Liefering, Puch bei Hallein, Hallein-Rif kaj Waidring/Distrikto Kitzbühel. Tie ili akompanis mortontojn kaj helpis malsanulojn. Krom la enordena agado ofertatas ankaŭ malferma komununa vivo Brot und Leben.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Rudolf Grulich: Antwort der Liebe. Leben und Werk von Mutter Maria Annuntiata Chotek. Salzburg, 1985.
  • Robert Kramreiter (eld.): Die Gottessiedlung zur Hl. Erentrudis in Salzburg-Herrnau. Erbauungsgeschichte und Führer durch die Kirche. Verlag Erwin Metten, Wien 1961.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. retpaĝo kun artikolo pri la grafino. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2019-09-23.

Eksteraj liligoj[redakti | redakti fonton]