Karl Maria von Andlau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Maria von Andlau, jezuito

Karl Maria von ANDLAU-HOMBURG (naskiĝinta la 28-an de novembro 1865 en Stotzheim, mortinta la 30-an de decembro 1935 en Wien-Kalksburg[1]) estis alzaca grafo kaj jezuito.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de oficiro, li eniris la Societon de Jesuo en oktobro 1887. Li iĝis ŝatata predikisto kaj karieris en aŭgusto 1904 je rektoreco de la jezuita kolegio de Kalksburg. Inter 1915 kaj 1919 li estis provincestro de la aŭstri-hungariaj ordenanoj.[2] Okaze de la Internacia Eŭkaristia Kongreso en Vieno en la 1912-a jaro li faris impresan predikon pri la temo Die heilige Eucharistie und das Haus Habsburg (pri la sinteno de la Habsburgoj rilate al la sakramento de komunio).

Patro Andlau havis specialan rilaton al imperiestro Karolo la 1-a kaj ties edzino Zita de Bourbon-Parma. La postan suverenon Karolo li ekkonis jam en ties infana aĝo, kiam li frekventis gimnastikhorojn en la Kalksburg-lernejo. Pli malfrue la imperiestro elektis patron Karl Maria Andlau kiel konfesprenanton kaj krome Andlau en 1911 preparis spirite la geedziĝpretan paron.[3][4]

Eĉ post la morto imperiestra la jezuito flegis kontakton kun la nobla familio vizitonte ilin en 1923 dum ekzilo en Hispanujo. Ĉi-okaze li donacis al Zita memfaritan, germanlingvan meson el tradiciaj slovakaj melodioj: ĝi ĝis hodiaŭ estas konata sub la titolo Kleine Weihnachtsmesse für die Kaiserin.[5] La imperiestra filo Otto von Habsburg taksis Andlau la plej grava amiko de la patrino Zita.[6]

Karl Maria von Andlau estis ankaŭ edifa konsilanto de grafino Ada Chotek apogante ŝin en la fondo de la ordeno de la Eŭkaristiaj fratinoj. Rudolf Grulich, verkinto de la libro Antwort der Liebe, Leben und Werk von Mutter Maria Annuntiata Chotek (eldonis: Haus Königstein-Institut für Kirchengeschichte von Böhmen-Mähren-Schlesien, 1997), konsideris Andlau eĉ kunfondinto de la kongregacio pro ties senlaca engaĝiĝo ĉi-koncernen.[7]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Schematismus der österreichisch-ungarischen Jesuitenprovinz, 1909: konkrete p. 22 kaj 84; (PDF)
  • Fritz Fellner: Schicksalsjahre Österreichs, 1908-1919: Das politische Tagebuch Josef Redlichs, Band 40, Böhlau Verlag, 1954, p. 360; (skanita eltiraĵo)
  • Elisabeth Kovács: Untergang oder Rettung der Donaumonarchie?: Politische Dokumente zu Kaiser und König Karl I. aus internationalen Archiven, Böhlau Verlag, Wien, 2004, ISBN 3-205-77238-5, p. 103, piednoto 1; (interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. biografio ĉeĥlingva
  2. Charles E. O’Neill, Joaquín María Domínguez: Diccionario histórico de la Compañía de Jesús, volumo 1, p. 298, Univ. Pontifica Comillas, 2001, ISBN 84-8468-037-1; (interrete)
  3. Elisabeth Kovács: Biographisches zu Erzherzog Carl Franz Joseph, ĉapitro III.; (interrete)
  4. Jan Mikrut: Kaiser Karl I. (IV.) als Christ, Staatsmann, Ehemann und Familienvater, volumo 1 de: Veröffentlichungen des Internationalen Forschungsinstituts zur Förderung der Kirchengeschichte in Mitteleuropa, 2004, ISBN 3-85351-188-0, p. 46; (skanita eltiraĵo)
  5. pri la historio de la meso
  6. raporto de Otto von Habsburg; (PDF)
  7. artikolo pri Chotek kaj ties sekvantinoj