Horní Hoštice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Horní Hoštice
germane Ober-Gostitz, pole Gościce Górne
vilaĝo
Vendejo en Horní Hoštice
Oficiala nomo: Horní Hoštice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Javorník
Historiaj regionoj Silezio, Sudetio
Montaro Riĥleba montaro
Domoj 47 2010
Situo Horní Hoštice
 - alteco 311 m s. m.
 - koordinatoj 50° 25′ 00″ N 16° 56′ 56″ O / 50.41667 °N, 16.94889 °O / 50.41667; 16.94889 (mapo)
Katastro 21,77 km² (2 177 ha) Horní Hoštice, Hundorf
Loĝantaro 54 (2021)
Denseco 2,48 loĝ./km²
Unua skribmencio 1296
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 790 70
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Horní Hoštice
Portalo pri Ĉeĥio

Horní Hoštice (germane Ober-Gostitz, pole Gościce Górne) estas vilaĝo en Ĉeĥio, loka parto de urbo Javorník. Ĝi troviĝas 4,5 km nordokcidente de Javorník sur ŝoseo al municipo Bílá Voda. Vivas ĉi tie 54 loĝantoj (2021).

Historio[redakti | redakti fonton]

Horní Hoštice estas unuafoje menciata en la jaro 1296, kiam ĉi tie estis 9 lanoj kaj voktejo. Plej malfrue en la 16-a jarcento la vilaĝo kiel episkopa feŭdo venis en posedaĵon de urbo Pačkov (germane Patschkau, pole Paczków, nun en Pollando), en kies posedaĵo Horní Hoštice restis ĝis fino de patrimonia administrado en la jaro 1850 kaj ĉi tiea grandbieno ĝis la dua mondmilito.

Post enkonduko de municipa establo en 1850 Horní Hoštice estis unue domaro de municipo Bílý Potok kaj nur en la jaro 1869 ĝi fariĝis memstara municipo. En la jaro 1963 ĝi estis denove alligita al Bílý Potok kaj la 1-an de januaro 1976 ĝi fariĝis komune kun ĝi parto de urbo Javorník.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869567
1880533
1890509
1900433
1910423
1921404
JaroLoĝantoj
1930394
1950238
1961181
1970158
1980103
199193
JaroLoĝantoj
2001114
201175
202154

En Horní Hoštice estas registritaj 47 adresoj : 36 daŭraj objektoj kaj 11 dumtepaj aŭ refreŝigejaj objektoj. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 42 domoj, el tio 22 daŭre loĝataj.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]