Monsinjoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Insigno de Apostola Protonotario: duonviola galero kun duoblaj ruĝaj flokoj.
Insigno de Honora Prelato: duonviola galero kun duoblaj violaj flokoj.
Insigno de kapelano de Lia Sankteco:nigra galero kun duoblaj duonvkiolaj flokoj.

Monsinjoro estas religia titolo en la Katolika Eklezio kiel ankaŭ en la Ortodoksa, ĉerpita el la franca monseigneur, kiu signifas "mia sinjoro".

Ĝi estas rezervita kaj eventuale atribuita, ene de la Katolika Eklezio, al tiuj kiuj ricevis la sakramenton de la Ordino en la grado de episkopeco, sed estas atribuita pro apartaj konsideroj de la Apostola Seĝo ankaŭ al presbiteroj (nome al simplaj pastroj).

Unu el tiuj titolanoj plenumas la funkciojn de Ceremoniestro.

Atribuado de la titolo[redakti | redakti fonton]

La “instruo pri la atribuo de la papaj honoraĵoj”, promulgita de la Vatikana Ŝtatsekreterio en 2001, disponas ke la diocezaj episkopoj povas proponi al kompetentaj aŭtoritatoj atribuon de papaj honoraĵoj al ekleziuloj meritaj.

Se la titolo estas allasita, estas indikata ankaŭ la grado laŭ la sekva ordo:

  1. Kapelano de Lia Sankteco, al presbiteroj de la sekulara klerikaro aparte merita kaj kiuj jam aĝas pli ol 35-jare.
  2. Honora prelato de Lia Sankteco al sacerdotoj aĝaj pli ol 35 jaroj de sacerdoteco.
  3. Apostola Supernumera Protonotario, al sacerdotoj de 35-jaraĝa kun 20 de sacerdoteco.

Papo Francisko, la 7-a de januaro 2014, aboliciis la papan titolon de monsinjoro por la sekularaj presbiteroj kiuj jam ne atingis la 65-jariĝon. Kaj samokaze estis komunikate ke estonte la nura honoraĵo por sekularaj presbiteroj estos “Kapelano de Lia Sankteco”.

Vestoj, titoloj kaj insignoj…[redakti | redakti fonton]

Ĉiu kategorio de distingitoj havas siajn vestojn kaj titolojn kaj insignojn. Monsinjoro povas esti distingita el aliaj pastroj pro siaj vestoj, kiel establite de al Ŝtatsegretario de la Apostola Seĝo rilate la vestojn, la titolojn kaj la insignojn de tuta la prelataro, promulgita la31-an de marto 1969 subskribe de de kardinalo Amleto Giovanni Cicognani[1]

La kapelanoj de Lia Sankteco havas ĉiukaze kiel ĥoran veston nigran sutanon kun okuletoj, butonoj, bordoj kaj subŝtofo mahelviolaj kaj bendo silkmalhelviola, la malhelviola vesto, la malhelviola mantelego, la bendo kun flokoj kaj la bukoj…

La Superaj Prelatoj de la Kongregacioj de la Roma Kurio nehavantajn episkopan digneon, la Aŭskultantoj de la Tribunalo de la Roma Rota, la Ĝenerala Leĝogardisto kaj aliaj membroj de la Supera Tribunalo de la Apostola Signaturo, la membroj de la [[Apostola Ĉambro kaj la Prelatoj de Papa Antaŭĉambro havas kiel Ĥoran veston la malhelviolan sutanon kun malhelviola manteleto, Surpliseto kaj samkolora Bendo. La bireto estas nigra kun floko ruĝa.

Kutime ĉiu prelata kategorio havas siajn vestajn apartaĵon kaj siajn (kiel “pian veston”) sutanojn.

La super menciitaj novaj normoj pri la prelataj vestoj abolicias ĉiujn privilegiojn, ankaŭ tiujn centjarajn kaj ab immemorabili (kies komenciĝo ne estas konata).

La titolo “monsinjoro” estas allasitaj ankaŭ al episkopoj, al presbiteroj kiuj estus ĝeneralaj vikariojepiskopaj de la diocezoj, kanonikoj, efektivaj aŭ honoraj, de [Katedralo|katedralaj]] kapitoloj durante munere (dumofice), kapelanoj de Milita Suverena Ordeno de MaltoKavalira Ordeno de la Sankta Tombo en Jerusalemo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pasinte, kaj aparte en Mezepoko, estis honora titolo kiu oni atribuis al reĝo, princoj kaj kavaliroj, krom al elstaraj ekeziaj viroj. En la medio strikte eklezia, "Monsinjoroj de la Papo" estis nomataj la klerikaro zorganta ĉe la romaj Bazilikoj kaj ĉe la Papa Kapelo; poste tiu distingo etendiĝis tra la tuta universala eklezio.

En la franca regno monseigneur, redukte monsieur, estis la tirolo rezervita al la frato de la reĝo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Teksto publikigita en Acta Apostolicae Sedis 61 (1969) 334-40, sekve konfirmita de aliaj kongregacioj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Noonan, Jr., James-Charles (1996). The Church Visible: The Ceremonial Life and Protocol of the Roman Catholic Church. Viking. pp. 315–6. ISBN 0-670-86745-4.