Diopsido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Verda prisma kristalo de diopsido, en Aosta Valo.

Diopsido estas ofta silikata mineralo, apartenanta al la piroksena grupo. Ĝi aperas ĉefe en metamorfaj, siliciaj kalkoŝtonoj kaj dolomitoj, sed ankaŭ en skarnoj (fer-riĉa rokaĵo, estiĝinta per kontakta metamorfozo) kaj en malpli grando, en kondritoj. La smeraldverdajn specoj oni uzas kelkfoje kiel juvelŝtonojn. La diopsido havas grandan enhavon je kacia kaj magnezia silikato (CaMgSi2O6). Ĝi formas kun hedenbergito – en kies molekula kadro ferjono anstataŭigas la magnezion – plenan vicon de kemia similiĝo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]