Štědrákova Lhota

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Štědrákova Lhota
germane Tschödrich
vilaĝo
Kapelo de sankta Floriano kaj Sebastiano kaj tombejo
Oficiala nomo: Štědrákova Lhota
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Šumperk
Administra municipo Ruda nad Moravou
Historia regiono Moravio
Montaro Hanuŝovica montetaro
Domoj 72 2011
Situo Štědrákova Lhota
 - koordinatoj 50° 01′ 22″ N 16° 52′ 12″ O / 50.02278 °N, 16.87000 °O / 50.02278; 16.87000 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 715 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 450 m s. m.
Katastro 4,93 km² (493 ha) Štědrákova Lhota
Loĝantaro 78 (2021)
Denseco 15,82 loĝ./km²
Unua skribmencio 1397
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 789 63
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Štědrákova Lhota
Portalo pri Ĉeĥio

Štědrákova Lhota (germane Tschödrich) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Ruda nad Moravou en distrikto Šumperk. En la jaro 2011 ĉi tie estis registritaj 72 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 78 loĝantoj.

Štědrákova Lhota estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo de 4,93 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

Sczedrákow (Ščedrákov) aperas jam en la jaro 1397 inter vilaĝoj de Ruda de tiam vendata senjorujo. Ĉe la ruda senjorujo ĝi restis seninterrompe. La nomon Sczedrákow, pli poste Štědrákova Lhota, derivas la lokaj homoj de nomo de administranto de la ruda senjorujo, Štědrák, kiu onidire donis al la unuaj dometistoj de Lhota lignon por konstruado de dometoj kaj limdaton por pago de ŝuldoj al la superularo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869468
1880495
1890515
1900482
1910435
1921431
JaroLoĝantoj
1930380
1950247
1961216
1970169
1980107
199176
JaroLoĝantoj
200169
201172
202178

Naturo[redakti | redakti fonton]

La ĉirkaŭa naturo estas semita de turismaj markitaj vojoj konvenaj ankaŭ por biciklado. Trafika komuniko en la vilaĝon estas sekurigita per aŭtobuso. La plej proksima fervoja stacio estas 3 km malproksima en Komňátka kaj Bohdíkov.

Domaro Lazy[redakti | redakti fonton]

En distanco proksimume 1 km de la supra fino de Lhota situas en parceloj de Lhota grupo de 10 dometoj nomata Lazy (Bitterbrot). La germana nomo trafas bone, estas ĉi tie fino de pano kaj komenco de ŝtono, tio estas mizero, kiel diris la montaranoj. La dometoj en Lazy (laz estas forhakejo, solejo, paŝtistejo inter montoj kaj ankaŭ kampoj dividitaj post forhakado de arbaro) estis konstruitaj pli poste ol la vilaĝo Lhota. Ili estis konstruitaj en la 17-a jarcento sur parceloj apartenantaj al voktaro.

En la jaro 1890 ĉi tie vivis 56 loĝantoj en naŭ domoj.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kapelo de sankta Floriano kaj Sebastiano
  • Ruĝa kaj verda krucoj
  • Monumento al viktimoj de la unua kaj la dua mondmilitoj

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]