Solejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Solejo, submunicipa solejo kutime markas soliĝintan submunicipan homan loĝejon kreitan de ununura domo, escepte de du ĝis tri enloĝigitaj domoj. La solejo povas esti karakterizata de neĉeesto de plua konstruaĵo "je aŭdebleco" aŭ "je videbleco" (laŭ tereno de pejzaĝo). La solejoj kutime administre apartenas en municipon, sur kies teritorio ili troviĝas.

Situon de la solejo povas havi ankaŭ izolitaj municipaj sidejoj kiel kasteletoj, mastrumadaj kortoj kaj ekloĝejoj, ĉasarbaristaj domoj, muelejoj, en pasinteco ankaŭ ekzekutistaj domoj. La soliĝinta situo de tiuj ĉi objektoj estis elektita por cela agado ligita al agrikultura kulturo (ĉasarbaristaj domoj surrande de arbaroj kaj fako), al fonto de energio (akvaj kaj ventmuelejoj), al fonto de enspezoj (gastejoj ĉe vojkruciĝoj) aŭ pro kaŭzo de aparta socia posteno de proprumanto aŭ loĝanto (reprezentiga sidejo).

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]