Bouzov (burgo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bouzov
Bouzov

Burgo Bouzov

Burgo Bouzov
burgo
Geografiaj informoj
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Geografia situo 49° 42′ 16″ N, 16° 53′ 22″ O (mapo)49.70438888888916.889583333333Koordinatoj: 49° 42′ 16″ N, 16° 53′ 22″ O (mapo)
Bouzov (Ĉeĥio)
Bouzov (Ĉeĥio)
DEC
Bouzov
Bouzov
Situo de Bouzov
Map
Konstruita 13-a jarcento
Rekonstruita 1896 - 1914
Konstrustilo novgotiko
Retadreso Oficiala burga retpaĝo
vdr
Burgo Bouzov

Bouzov estas burgo en Ĉeĥio. Ĝi situas en meza Moravio, super la samnoma vilaĝo Bouzov en distrikto Olomouc.

Ĝi apartenas al la plej vizitataj burgoj en Moravio kaj estas enskribita al la Listo de naciaj kulturaj memorindaĵoj de Ĉeĥio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La burgo konstruita en la 13-a jarcento super profunda valo de rivero Třebůvka kaj ties kunfluejo kun karsta fluo Špraněk, en kiu estiĝis konataj kavernoj en Javoříčko. La burgo alternigis vicon da posedantoj, dum sinjoroj el Kunštát kaj el Poděbrady ĝi estis apogo de husanoj. Dum la tridekjara milito ĝi fariĝis dezerta kaj nur en la jaro 1696 aĉetis ĝin Ordeno de germanaj kavaliroj. Dum grandmajstro Eŭgenio Habsburga ĝi estis riparita kaj novgotike alikonstruita (ekde la jaro 1896 ĝis la unua mondmilito) kaj ekipita per gotika kaj renesanca ekipaĵaro. Dum la dua mondmilito en la burgo estis germana garnizono, kiu la 5-an de majo de 1945 pretekstante batalon kontraŭ partizanoj, entreprenis atakon kontraŭ vilaĝo Javoříčko, kiun ili, murdinte la virajn loĝantojn, forbruligis.

Praktikaj informoj[redakti | redakti fonton]

  • La kastelo estas publike alirebla ekde aprilo ĝis oktobro.
  • Trarigardoj kun ĉiĉerono okazas laŭ pluraj itineroj (inkluzive specialajn noktajn trarigardojn aŭ trarigardojn en historiaj kostumoj).
  • En la turisma sezono en la kastelo okazas multnombraj kulturaj aranĝoj. La ĉefa burga festeno estas organizata komence de aŭgusto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]