Kavernoj en Javoříčko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kavernoj en Javoříčko
ĉeĥe: Javoříčské jeskyně
kaverno
Karsta Niagaro en Katedralo de Gigantoj
Oficiala nomo: Javoříčské jeskyně
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Olomouc
Distrikto Olomouc
Parto de Špraněk
Tipo de kaverno Karsta kaverno
Internaj spacoj
Situo Kavernoj en Javoříčko
 - koordinatoj 49° 40′ 14″ N 16° 54′ 48″ O / 49.67056 °N, 16.91333 °O / 49.67056; 16.91333 (mapo)
Longo 4 000 m
 - vizitvojo1 788 m 70 minutoj
 - vizitvojo2 400 m 40 minutoj
Geologia konsisto Stalagmito, Stalaktito
Materialo Kalkoŝtono
Por publiko jes
Vizito 70 000 pojare
Plej facila aliro Javoříčko
Malkovrinto Vilém Švec
 - dato 1938
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Adreso Javoříčské jeskyně
783 24 Slavětín u Litovle
Telefono +420 585 345 451
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Caves of Javoříčko
Retpaĝo: Informoj pri la kavernoj

Kavernoj en Javoříčko troviĝas en norda Moravio, en distrikto Olomouc, 1 km de vilaĝo Javoříčko, proksimume 12 km sude de urbo Mohelnice.

Kavernoj en Javoříčko estas pro kvanto, grandegeco kaj bunteco de karsta ornamado la plej ornamaj kavernoj en Ĉeĥio, kaj ankaŭ ties subteraj katedraloj apartenas al la plej grandaj en Ĉeĥio. Ili kondukas tra kalkŝtona tavolaĵo de la tn. koniko-mladeca devonio, geologia unuo de moravia-silezia paleozoiko. Kalkŝtonaj montoj ĉi tie kreas la tn. Karston en Javoříčko.

La ampleksan, duetaĝan kavernan sistemon, kun suma longeco de koridoroj ĉirkaŭ 4 km, kreis subtera rivereto nomata Špránek, kies aktivaj subteraj riverfluejoj hodiaŭ situas profunde sub la esplorserĉitaj kavernoj kaj ili ne estis ĝis nun malkovritaj. La ekkonitaj kaj el granda parto alirebligitaj spacoj estas malnovaj, alte situantaj etaĝoj kaj kreas ilin grandegaj katedraloj kaj longaj koridoroj kun river-aluvioj kaj kun la tutaj generacioj de eksterordinare riĉa karsta ornamaĵaro.

Vizitrondo tra la kavernoj kondukas el enirejkonstruaĵo tra Gotika kaverno en la unuan grandegan spacon – Deglitaĵkatedralon kun riĉa, precipe stalaktita, ornamaĵaro. De ĉi tie la vojo kondukas preter Lupa truo (37 m profunda abismo) ĝis la plej profunda spaco de la kavernoj – 56 m longa, 34 m larĝa kaj 18 m alta Katedralo de Gigantoj. Ĝi estas laŭvorte troplenigita per fantastaj formoj de stalaktitoj, stalagmitoj kaj stalagnatoj de mamutaj dimensioj, lagetoj kun perloj, kurtenoj, sintraj akvofaloj de neĝblankaj kaj ruĝaj koloroj. Precipe eminentas grandiozaj stalagmitaj pagodoj kaj giganta bunta sintra akvofalo Niagaro. Sekvantaj koridoroj havas jam multe pli modestajn dimensiojn. Sed ili estas ankaŭ troplenigitaj per gutŝtonoj, ĉifoje precipe per blankecaj stalaktitoj.

La kavernoj estis malkovritaj en la jaro 1937, en 1938 estis malkovrita Fabela kaverno. Esploroj de la kavernoj daŭrigis eĉ post ties elektrigo kaj post la alirebligo tra nova, la hodiaŭa enirejo el la 1953. En la jaro 1998 estis renovigitaj konstrua kaj teknika ekipaĵaro de la kavernoj. Pojare trairas tra la kavernoj pli ol 50 000 vizitantoj.

En la ĉirkaŭaĵo eblas viziti rokformon Ŝtoniĝintan kastelon (rokpordego kaj kaverno), vilaĝon Javoříčko (monumento al viktimoj de faŝismo) aŭ burgon Bouzov.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Špraněk - nacia naturrezervejo, en kiu la kavernoj troviĝas

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.