Abismo ĉe Hranice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 49° 31′ 56″ N 17° 45′ 02″ O / 49.53222 °N, 17.75056 °O / 49.53222; 17.75056 (mapo)
Abismo ĉe Hranice
ĉeĥe: Hranická propast
abismo
Hůrka u Hranic (31).jpg
La supra parto de Abismo ĉe Hranice
Oficiala nomo: Hranická propast
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Přerov
Municipo Hranice
Historia regiono Moravio
Parto de Hůrka u Hranic
Rivero Bečva
Situo Abismo ĉe Hranice
 - koordinatoj 49° 31′ 56″ N 17° 45′ 02″ O / 49.53222 °N, 17.75056 °O / 49.53222; 17.75056 (mapo)
Profundo 473,5 m (septembro de 2016)
Geologia konsisto kalkoŝtona abismo, karstaj aperaĵoj
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Hranická propast
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio
Abismo ĉe Hranice - supra parto
Abismo ĉe Hranice - suba parto super surfaco (videbla meze)
Lageto sur la fundo de la abismo

Hranická propast (Abismo ĉe Hranice) estas abismo nomata ankaŭ Macůška. La profundo de la seka parto estas 69,5 m.[1] Laŭ konstatoj el la jaro 2020 la profundo de la inundigita parto estas verŝajne ĉirkaŭ 1 km, kio faras el ĝi la plej profundan inundigitan dolĉakvan kavernon en la mondo. Ĝi situas 0,5 km de banloko Teplice nad Bečvou kaj 2,5 km de urbo Hranice na Moravě.

Suma profundaĵo de la abismo (minimume 473,5 m) ne estas konata, ĉar ĝia suba parto estas inundigita de Lageto de Hranice.

Tri koneksaj rokmuroj, limigantaj krutan deglitaĵdeklivon, sur kiu eblas malsupreniri ĝis profundeco 69 m al surfaco de la lago de termala mineralakvo kun temperaturo 15°C, kreas egan krateron de la abismo de tipo "luma truo". La ĉefaj spacoj de la abismo krute falas sub ĝian surfacon. En profundeco 48 m sub la surfaco deflankiĝas el la ĉefa ŝakto 48 m longa fendaĵkoridoro. Sed la ĉefa ŝakto de la abismo falas plu sur tektonaj rompoj kaj fendaĵoj, unue oblikve, poste tute perpendikle ĝis ĝisnun nekonata profundaĵo.

Memkompreneble, ke la roka kratero kun la mineralakvo sur la fundo estis de antaŭlonge atentocentro de superstiĉoj kaj interkvereloj. Estiĝo de la abismo estis alskribata al supernaturaj fortoj. La plej malnova skribmencio devenas pri ĝi de landa kuracisto el la jaro 1586. La abismo estas ankaŭ la unua karsta aperaĵo notita en ĉeĥaj mapoj kaj ĝi estas desegnita en la mapo de Moravio farita de Johano Amoso Komenio en la jaro 1627.

Moderna esploro, apogita je skafandristaj malsupreniroj, hidrogeologiaj, hidrokemiaj kaj hidrologiaj esploroj, komenciĝis en la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento. La plej granda profundaĵo atingita per skafandristo okazis en la jaro 1993 de belgo Pauwels; ĝi estis –155 m kaj la fundo ne estis ankoraŭ atingita. Ĉar atingataj profundaĵoj estis jam ĉe limo de homaj eblecoj kaj kelkminuta restado en la plej profundaj spacoj en la praktiko ebligas neniajn esplorojn, venis en septembro de la jaro 1995 tekniko. Skafandristoj kaj kavernistoj de Ĉeĥa speleologia kompanio komune organizis ekspedicion, dum kiu estis en la abismon malsuprenigita teleregata subakva navigaciilo R.O.V. (Remote operatet vehicle) HYBALL. La miniatura subakva navigaciilo kun motoroj por ĉiudirekta movo, ekipita per navigaciaj aparatoj, sonarilo kaj televida kamerao kun lumigo, estis per kablo telegvidata el supraĵo, kien ĝi teleportis en egan monitoron ne nur bildon, sed ĝi savis en memorilo eĉ ĉiujn navigaciajn indikojn, bezonataj por rekonstruo de la paso de l‘ abismo. La aparato dum dutaga esplorado malsupreniris ĝis 204,5 m sub akvan surfacon, do ĝi atingis en la abismo rekordan profundaĵon 273,6 m. Ĝi haltis sur rando de malgranda plataĵo kaj ĝia kamerao ekrigardis en pluan profundaĵon. Miksaĵo de falintaj arbotrunkoj kaj branĉoj haltigis ĝian pluan malsupreniron kaj eĉ ŝajnis, ke tio malebligos revenon de la multekosta aparato reen al la supraĵo.

El vidplataĵo ĉe la abismo, havigita per informtabuloj, oni povas bone vidi ĝis la lago en la profundaĵo 69 m. Sed pro sekureco de personoj estas malsupreniro al ĝi fermita.

En la ĉirkaŭaĵo eblas viziti publike alireblajn Aragonitajn kavernojn en Zbrašov (proksimume 1,5 km), gustumi libere alireblajn mineralfontojn en banloko Teplice nad Bečvou aŭ trairi la tutan naturrezervejon ĝis urbo Hranice na Moravě.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kamenský, Stanislav. Hranická propast je nejhlubší na světě, robot se ponořil do 404 metrů. Idnes.cz. Alirita 2016-10-11.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.