Ramzová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 50°11′49″N 17°03′53″E  /  50.19694°N, 17.06472°O / 50.19694; 17.06472 (Ramzová)
Ramzová
germane: Ramsau
domaro
Ramzova.JPG
Skiareo Ramzová
Oficiala nomo: Ramzová
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Ostružná
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Moravio, Sudetio
Montaro Riĥleba montaro
Domoj 46 2010
Situo Ramzová
 - alteco 759 m s. m.
 - koordinatoj 50°11′49″N 17°03′53″E  /  50.19694°N, 17.06472°O / 50.19694; 17.06472 (Ramzová)
Plej alta punkto 1351
Loĝantaro 11 (2001)
Unua skribmencio 1768
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 788 26
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Ramzová
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Ramzová, (germane: Ramsau) estas vilaĝo en Ĉeĥio, loka parto de municipo Ostružná, de kiu ĝi situas proksimume 1 km nordoriente.

Karakterizo[redakti | redakti fonton]

La negranda vilaĝo Ramzová kaŝiĝas en montoselo Ramzovské sedlo, kiu estas en alteco 760 m s. m. Tra la vilaĝo kondukas historia landlimo de Moravio kaj Silezio, dum kio plimulto de la konstruloko situas en Ĉeĥa Silezio, dum en Moravio situas nur kelke da malmulte da domoj sude en la vilaĝo (n-roj o. 328, 336; rekte sur la landa limo n-ro o. 339). La montoselo apartigas montarojn Hrubý Jeseník kaj Riĥleban montaron.

Historio[redakti | redakti fonton]

Montoselo Ramzovské sedlo estis strategia jam en la pasinteco, kiam tra ĉi tie kondukis la malnova aĉetista kaj pilgrima vojo el Moravio en Silezion. La loko ne estis loĝigita ĝis fino de la 18-a jarcento, kiam la silezia parto de hodiaŭa Ramzová estis fondita en pli vasta kadro de malfrua koloniigado de Jeseník-regiono - kiu post divido de Silezio troviĝis en duono de la 18-a jarcento en strategia limregiona posteno – subtenata de imperiestro Jozefo la 2-a kaj ankaŭ de vroclava princo-episkopo Philipp Gotthard grafo von Schaffgotsch. La unua mencio pri Ramzová devenas tiel nur el la jaro 1786. Nomo de la vilaĝo estas derivita de nomo Rams, oficisto de imperiestra administrado komisiita pro organizado de la loĝigo. La novaj ekloĝintoj, por ke ili estu allogitaj en tiujn ĉi pro la naturo penigajn lokojn, estis liberigitaj de korveoj.

La silezia parto de Ramzová troviĝis sur tiama frývalda senjorujo de vroclava episkopo. Kiam hereda administrado estis pereinta kaj estis enkondukita municipa establo en la jaro 1850, la vilaĝo apartenis sub municipo Horní Lipová. Ekde la jaro 1811 ĉi tie agadis lernejo (ĝi pereis en la jaro 1945).

Ramzová estis ĝis la jaro 1945, kiam estis ellandigitaj devenaj loĝantoj, preskaŭ eksplicite germana vilaĝeto. Tiu ĉi malriĉa loko estis dependa de ĉi tiea arbaro kaj de nefekundaj montaraj kampetoj. De komenco de la 19-a jarcento ĉi tie la loĝantoj ankaŭ trovis vivtenadon en vitrofarejo, kiu produktis tabulvitron. Ĉirkaŭ la vitrofarejo estiĝis pli malgranda domaro kun nomo Hohenbartenstein (laŭ episkopo Christian Hohenlohe-Bartenstein, kiu fondis la vitrofarejon antaŭ la jaro 1804). Sed post tiu ĉi vitrofarejo hodiaŭ restis neniajn spurojn.

Kun alveno de fervojo (fervojlinio Hanušovice-Jeseník, konstruita en la jaro 1883-1888) kaj turismo, parte ligita al kurcaferoj en Jeseník kaj en Lipová, trovis la loĝantoj de Ramzová en pli vasta ĉirkaŭaĵo vivtenadon en donado de loĝigo kaj pluaj servoj al turistoj kaj la vilaĝeto kun preskaŭ 200 ekloĝintoj fariĝis signifa turisma centrejo, kiu ĝi restis ĝis hodiaŭ, eĉ kiam nombro de loĝantoj kun la dua mondmilito rapide sinkis (multe da viroj devis post la jaro 1938 eksoldatiĝi al germana Wehrmacht-o, la aliaj, komune kun la restinta loĝantaro, estis post finigo de la milito devige ellandigitaj) kaj en la vilaĝo sekve pereis ankaŭ multe da domoj. La vilaĝon fakte savis dometula febro en periodo de komunisma reĝimo kaj ties tradicia ŝatateco enkadre de Jeseník-regiono ĉe turistoj.

En la jaro 1960 domaro Ramzová estis de Horní Lipová apartigita kaj almembrigita al municipo oddělena Ostružná, kun kiu ĝi estis dumtempe en la jaroj 1975-1990 alligita al proksima mezepoka urbeto Branná. En la plej nova epoko estiĝis ĉe vilaĝo Ostružná-Ramzová post la jaro 1994 kelke da ventoelektrejoj - la tn. ventolparko de firmao Wenergo el Jeseník.

Evoluo de nombro de loĝantoj[redakti | redakti fonton]

Nombro de loĝantoj de Ramzová laŭ kalkuladoj aŭ aliaj oficaj registroj:

Jaro 1805 1836 1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001
Nombro de loĝantoj 111 222[p 1] 266 181 172 156 177 180 170[p 2] 46 22 12 12 10 11
  1. el tio: Ramzová 173, Hohenbartenstein 49
  2. el tio: 4 ĉeĥoslovakoj, 166 germanoj; 163 rom. kat., 7 evang.

En Ramzová estas registritaj 46 adresoj : 11 daŭre loĝigitaj domoj kaj 35 dumtempaj aŭ refreŝigejaj objektoj. Nombro de domoj laŭ datumbazo de ministerio por enlandaj aferoj al la 12-a de januaro 2010. Dum popolnombrado el la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 5 domoj, ĉiuj daŭre loĝigitaj.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo ni gtrovos belajn ekzemplojn de germana popola arkitekturo kaj novgotikan kapelon de sankta Roĥo konstruita en la jaro 1897. Super la vilaĝo elstaras karakteriza monto Šerák, sur kies montopinto kondukas ununura jesenika seĝa telfero, longa pli ol 3 km kaj superanta altecon pli ol 600 metroj.[1] La seĝa telfero konsistas el du partoj de kvarseĝa: Ramzová - Čerňava kaj duseĝa: Čerňava - Šerák. [2]

Trajna haltejo Ramzová estis ĝis la 12-a de decembro 2015 plej supre situanta rapidtrajna haltejo en Ĉeĥio.

Skiareo[redakti | redakti fonton]

Ramzová estas unu el la plej situantaj jesenikaj skiareoj. Ties plej supra punkto troviĝas en alteco 1351 m.s.m. sur montopinto de Šerák, sur kies okcidenta deklivo kondukas tra pli mallarĝaj arbaraj trahakejoj precipe leĝeraj aŭ meze pretendemaj skiglitejoj kun alteco 500 metroj. El montoselo Ramzovské sedlo ascendas renovigita ekspresa kvarseĝa telfero al Čerňava kaj sekve malrapida duseĝa telfero direkte al montopinto de Šerák kun elireja interstacio por skiistoj sur Mračná (1 253 m n. m.). En subaj partoj de la areo estas mapli longaj skitreniloj kaj duseĝa telfero Skiarena R3, sed kiu havas memstaran vojaĝpagon. Sur la okcidenta flanko de Ramzovské sedlo estas memstare trafikataj tri pli mallongaj treniloj sur sudorienta deklivo de monto Klín. Skideglitejoj estas ankaŭ en proksima Petříkov kaj Ostružná.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Historio de domaro Ramzová en retpaĝo de municipo Lipová-lázně
  2. Lanovka Ramzová