Domašov (Bělá pod Pradědem)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Domašov (apartigilo)
Domašov
germane Thomasdorf
vilaĝo
Preĝejo de sankta Tomaso en Dolní Domašov
Oficiala nomo: Domašov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Bělá pod Pradědem
Historiaj regionoj Silezio, Sudetio
Domoj 381 2010
Rivero Bělá
Situo Domašov
 - alteco 487 m s. m.
 - koordinatoj 50° 10′ 49″ N 17° 12′ 03″ O / 50.18028 °N, 17.20083 °O / 50.18028; 17.20083 (mapo)
Plej alta punkto 626
Katastro 57,17 km² (5 717 ha) Domašov u Jeseníka
Loĝantaro 845 (2021)
Unua skribmencio 1284
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 790 85
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Domašov (Bělá pod Pradědem)
Retpaĝo: www.domasov.wz.cz (neoficiala)
Portalo pri Ĉeĥio

Domašov (germane Thomasdorf) estas estas vilaĝo en Ĉeĥio, kiu kreas mezan parton de municipo Bělá pod Pradědem. Vivas ĉi tie 845 loĝantoj (2021). Ĝi situas precipe laŭ flankoj de rivero Bělá; norde ĝi ligas al domaro Adolfovice, sude – direkte al Praděd – daŭrigas domaro Bělá.

Historio[redakti | redakti fonton]

Domašov estas menciata unuafoje en la jaro 1284 kiel Thomasbergk kaj ĝi verŝajne estas rezulto de koloniiga agado de vroclavaj episkopoj, kiu progresis de Frývaldov (Jeseník) kontraŭ fluo de rivero Bělá direkte al Jeseníky. Sed ĉu la lokigo de mezgranda vilaĝo (40 lanoj) vere sukcesis, ne estas certa; en 1410 ĝi estas menciata kiel dezertiĝinta kaj renovigita ĝi estis nur en duono de la 16-a jarcento (1550) jam kun plejparte segeja destino kaj iom ŝanĝita nomo Thomasdorf. Domašov en la 16-a –18-a jarcentoj tre evoluis: en la jaro 1689 estas ĉi tie registritaj honorinda nombro 67 bienuloj kaj 97 ĝardenistoj kaj dometuloj kaj Domašov tiel estis la plej granda vilaĝo de la frývaldova senjorujo de la vroclavaj episkopoj. En la jaro 1730 estis sur limoj kun Adolfovice konstruita preĝejo de sankta Tomaso kaj apud ĝi establita romkatolika paroĥo kun lernejo. Plua evoluo de la cismontara loĝigo kaj nefacila alirebleco eldevigis establo de plua lernejo (1793) kaj eklezia administrado (1796 lokalio, avancita je paroĥo 1843) en la supra parto de la municipo; iliaj falantaj lokoj firmigis distingadon inter Dolní kaj Horní Domašov (germane Nieder- und Ober-Thomasdorf).

Loĝantaro tiutempe vivtenis sin precipe per minado kaj prilaborado de ligno kaj aliaj agadoj kun granda uzo de brulmaterialo, samkiel ankaŭ per hejma tekstila produktado. Sed daŭra sinko de nombro de loĝantoj ekde la duono de la 19-a jarcento aludas ekonomian stagnon. Ekde komenco de la 20-a jarcento komencis gavi signifon turisma potencialo de la municipo.

Dum la dua mondmilito en la municipo troviĝis laboraj militkaptitejoj Rudohoří (Vietseifen) kaj Borek (Kieferbach), precipe por sovetaj militkaptitoj. En la unua el la indikitaj lokoj estis en la jaro 2003 reguligita tombejo kun tomboj de militkaptitoj kaj ankaŭ de germanoj, kiuj perdis la vivon fine de la milito.

Municipo Domašov estis en la jaro 1964 kunigita kun Adolfovice en la municipon Bělá pod Pradědem.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 583
18802 747
18902 642
19002 365
19102 078
19211 864
JaroLoĝantoj
19302 018
19501 100
19611 045
1970935
1980928
1991913
JaroLoĝantoj
2001965
2011912
2021845

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Naturmemorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]