Melč estas vilaĝo en Ĉeĥio situanta en montaro Nízký Jeseník kaj 16 km sudokcidente de urbo Opava. Vivas ĉi tie 627 loĝantoj (2022). Melč estas parto de naturparko Moravice. Vilaĝo Melč estas unuafoje menciata en 1377 kiel parto de vikŝtejnasenjorujo en posedaĵo de opavaj princoj, al kiuj ĝi apartenis ĝis la jaro 1671. Tiam Anna Magdaléna, filino de Vilém Alexandr Oderský, kiu edziniĝis al František Filip el Hodice, akiris Melč-on. Familio de Hodicidoj ĉi tie komence de la 18-a jarcento konstruis barokankastelon, kiu estis pli poste alikonstruita en stilo de empiro. Parto de la kastelo estas ankaŭ ampleksa parko kun raraj lignokreskaĵoj. La konstruaĵo de la kastelo kaj la parko estas nun ŝirmata kulturmemorigaĵo. La kastelo estis en pasinteco eluzata kiel banloko, resaniĝejo, malsanulejo kaj komence de la 20-a jarcento ĉi tie estis establita interna aparta lernejo, kiu ĉi tie funkciis ĝis la jaro 1985, kiam ĝi estis transformita je infana hejmo.