Kelč

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estas ankaŭ MelčTelč.

Kelč
germane Keltsch
urbo
Kelč, náměstí od západu (2).JPG
Placo en Kelč
Flag of Kelc.svg
Flago
Kelč CoA CZ.svg
Blazono
Oficiala nomo: Kelč
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Vsetín
Administra municipo Valašské Meziříčí
Historia regiono Moravio
Parto de Valaĥio
Montaro Subbeskida montetaro
Rivero Juhyně
Situo Kelč
 - alteco 307 m s. m.
 - koordinatoj 49° 28′ 43″ N 17° 48′ 57″ O / 49.47861 °N, 17.81583 °O / 49.47861; 17.81583 (mapo)
Areo 27,85 km² (2 785 ha)
Loĝantaro 2 655 (2022)
Denseco 95,33 loĝ./km²
Unua skribmencio 1131
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 756 43
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0723
NUTS 5 CZ0723 542989
Katastraj teritorioj 6
Partoj de urbo 5
Bazaj setlejunuoj 6
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Kelč
Retpaĝo: www.kelc.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Kelč estas urbo en distrikto Vsetín en Ĉeĥio, troviĝanta sur limoj inter Hanakio kaj Valaĥio. Kelč estas samtempe ankaŭ unu el plej junaj urboj de Ĉeĥio, ĉar nur la 1-an de julio 1994 estis redonita al Kelč statuton de urbo. Ĉi tie vivas 2 655 loĝantoj (2022).

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej malnovaj spuroj de restado de homo sur la teritorio de la hodiaŭa Kelč estas el pli frua ŝtonepoko. La unuaj sidejoj de neolitaj agrikulturistoj estiĝadis proksimume antaŭ 5000 jaroj antaŭ Kristo. La koneksa historia loĝigo de la hodiaŭa Kelč komenciĝas iam ĉirkaŭ la jaro 1000.

Kelč atingis grandan ekfloron dum episkopo Bruno el Schauenburg, kiam estis reordigita la tuta ĝisnuna sideja spaco de la urbo, fondita nova urbo Kelč kun nova placo, fondita vilaĝo Posvátno, kies memstareco daŭris ĝis la jaro 1850.

Dum husanaj militoj komence de la 15-a jarcento Kelč estis tre dezertigita. La ekonomia situo komencas pliboniĝi nur de duono de la 16-a jarcento. Granda sukceso de la urbo estis akiro de bierfarejo. En 1617 urbo elč fariĝas eĉ luiganto de la tuta sinjorujo. Promeseman ekfloron de la urbo finigis nur la tridekjara milito en la 1-a duono de la 17-a jarcento. Post la tridekjara milito falo de Kelč daŭrigis. La urbo perdis plimulton de siaj privilegioj kaj ĝi sinkis preskaŭ je nivelo de ordinara vilaĝo. La markigo de Kelč kiel urbo Kelč sukcesis denove realigi nur fine de la 18-a jarcento. Komence de la 19-a jarcento en la urbo disvastiĝis produkatado de pipoj.

Post liberigo fine de la dua mondmilito en 1945 estis en Kelč establita loka nacia komitato. Kiam en 1954 estis establataj urbaj naciaj komitatoj, tiama distrikta nacia komitato en Valašské Meziříčí ne agnoskis al Kelč tiun ĉi statuton kaj ankaŭ pli postaj petoj je renovigo de la statuto de urbo estis senrezultaj. Renovigi la statuton de urbo Kelč sukcesis nur en la jaro 1994.