Hovězí

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 49°18′09″N 18°03′38″E  /  49.3025°N, 18.06056°O / 49.3025; 18.06056 (Hovězí)
Hovězí
germane: Howiessy, germane: Howies (1939-1945)
municipo
Hovezi CZ flag.gif
Flago
Hovezi CZ CoA.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Hovězí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Vsetín
Administra municipo Vsetín
Historia regiono Moravio
Parto de Valaĥio
Montaro Vsetínské vrchy
Rivero Vsetínská Bečva
Situo Hovězí
 - alteco 385 m s. m.
 - koordinatoj 49°18′09″N 18°03′38″E  /  49.3025°N, 18.06056°O / 49.3025; 18.06056 (Hovězí)
Areo 22,1 km² (2 210 ha)
Loĝantaro 2 407 (28.08.2006)
Denseco 108,91 loĝ./km²
Fondo 14-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 756 01
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0723
NUTS 5 CZ0723 542768
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Hovězí
Retpaĝo: www.obec-hovezi.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Hovězí (en traduko Bovinaĵo) estas vilaĝo en distrikto Vsetín en Ĉeĥio. Hovězí metita en intersekca linio de pentrindaj valoj de Vsetínské vrchy (Vsetína montetaro) kaj Javorníky estas interesa per naturscenejoj kaj eblecoj de somera refreŝogado, kiujn proponas bordoj de rivero Vsetínská Bečva. En la vilaĝo kaj en solejoj kaŝitaj sur deklivoj de montetoj konserviĝis vico da popolaj konstruaĵoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Hovězí estis fondita en tempoj de la t.n. granda kolonigado en la 14-a jarcento kiel la plej orienta el la vilaĝoj de la vsetínasunjorujo. Je du jarcentoj pli poste precipe loĝantoj el Hovězí fondis arbarhakejojn en pluaj lokoj direkte al la hungara limo partoprenante estiĝojn de vilaĝoj Halenkov kaj Nový Hrozenkov. La loĝantoj de Hovězí ankaŭ plenumis gravan rolon dum defendo de la landa limo kontraŭ atakoj el oriento kaj multaj dum tio perdis siajn vivojn. Do ekzemple la vilaĝo estis atakita kaj rabita en la jaro 1584 kaj denove en novembro de 1585. Dum tiu ĉi alia atako la surprizintaj loĝantoj baldaŭ sukcesis efike defendi sin. Ĉirkaŭ kvin cent batalantojn ili mortigis kaj ili militkaptis 120 da ili kaj forkondukis ĝis Vsetín. Dum la tridekjara milito la loĝantoj de Hovězí eminentiĝis en la t.n. valaĥiaj ribeloj kaj kiel puno estis minimume sep el ili en la jaro 1644 ekzekutitaj kaj la vilaĝo estis plejparte forbruligita.

Novajn maljustaĵojn la loĝantoj suferis dum invado de tataroj, kiuj kiel aliancanoj de turkoj atakis la vilaĝon en la jaro 1663. En 1708 Hovězí fariĝis celo de atakoj de hungaraj ribeluloj - kurucoj. Ankaŭ tiufoje ties loĝantoj sukcesis ekrezisti al la atakantoj kaj forpreni parton de ilia ĉasakiraĵo. Unu el la memorigantoj por tiuj tempoj estas negranda unuetaĝa kastelo, kiu estis konstruita en la dua duono de la 17-a jarcento, en la tempo, kiam Hovězí estis por mallonga tempo memstara sinjorujo.

Signifaj personecoj[redakti | redakti fonton]