Josef Válek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Válek
Persona informo
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1871 (1871-08-31)
en Vsetín
Morto 19-an de decembro 1937 (1937-12-19) (66-jaraĝa)
en Hovězí
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Alma mater Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo
Okupo
Okupo etnograforedaktoro
vdr

Josef Válek estis etnografia laborulo. Li naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1871 en Vsetín, mortis la 19-an de decembro 1937 en Hovězí.

Profesoro Válek vizitis komunuman lernejon en Vsetín kaj gimnazion en Valašské Meziříčí. Fininte la studadon en filozofia fakultato en Prago li fariĝas profesoro en komerca akademio en Brno. La etnografia agado impresis lin tiel, ke li partoprenas etnografian ekspozicion en Prago en 1895, kiam antaŭe en 1892 li helpas kun organizado de etnografia ekspozicio en Vsetín. Li verkas etnografiajn studaĵojn. Post tragika lezo li postlasis la profesoradon kaj trolaborita li venas en montaran solejon en Hovězí. Tie estiĝas lia plej granda laboro Notoj al mapo de moravia Valaĥio, plu studaĵoj pri kamparana kaj paŝtista kolonigado de Valaĥio, vico da mapoj, artikoloj, kiujn li tie publikas. Li modele prilaboris arkivon de vsetína sinjorujo kaj akiris ĝin por distrikta muzeo. Josef Válek estis tiama plej bona konanto de Valaĥio.