Lopeník

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 48° 56′ 44″ N 17° 47′ 29″ O / 48.94556 °N, 17.79139 °O / 48.94556; 17.79139 (mapo)
Lopeník
municipo
P1000774.JPG
Lopeník - regiono sub selo de Lopeník
Flag Lopeník (CZ).png
Flago
Emblem Lopeník (CZ).png
Blazono
Oficiala nomo: Lopeník
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Uherské Hradiště
Administra municipo Uherský Brod
Historiaj regionoj Grandmoravia regno, Moravio
Montaro Blankaj Karpatoj
Situo Lopeník
 - koordinatoj 48° 56′ 44″ N 17° 47′ 29″ O / 48.94556 °N, 17.79139 °O / 48.94556; 17.79139 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 911 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 450 m s. m.
Katastro 12,52 km² (1 252 ha) Lopeník
Loĝantaro 237 (2021)
Denseco 18,93 loĝ./km²
Unua skribmencio 1792
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 687 67
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0722
NUTS 5 CZ0722 592340
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Lopeník
Retpaĝo: www.obec-lopenik.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Lopeník estas municipo en Ĉeĥio en distrikto Uherské Hradiště. La nomo devenas laŭ proksima monto Velký Lopeník. Vivas ĉi tie 237 loĝantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La regiono ĉirkaŭ monto Velký Lopeník estis longan tempon disputebla teritorio inter Moravio kaj Hungara reĝlando. Nur en la jaro 1784 ĝi definitive falis al Moravio. En tiu ĉi spaco estiĝadis spontanee disigitaj domoj fonditaj de diversaj fuhĝintoj kaj homoj havantaj bezonon ie kaŝiĝi. En la jaro 1784 la ĉirkaŭaĵo de monto Lopeník estis definitive alligita al Moravio, tial komencis sistema senarbigado kaj enloĝigado de deklivoj, kie ĝis nun estis nur disigitaj domoj. En la jaro 1790 la tutan regiono dezertigis bataletoj el proksima vilaĝo Bošáca sur la hungara flanko. Sed la domoj estis denove konstruitaj kaj en la jaro 1791 farita la municipo Lopeník.

Vojo al belvedero sur monto Velký Lopeník

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la sekvanta jaro 1792. La vivo en la vilaĝo estis tre malfacila. La katastro etendiĝis sur montaraj deklivoj inter 450 ĝis 750 m s. m. Klimato estas tre kruda kun 20 someraj tagoj kaj 140–160 frostaj tagoj.

Ĉar la loĝantoj – kampokultivistoj de Lopeník – ne elaĉetis sin el korveo, la domoj estis pezigitaj pro korveaj devoj ĝis la jaro 1901. Kampokultivado de malriĉa montara grundo kaj paŝtistado ne fariĝis sufiĉa fonto de la vivtenado. La ĉirkaŭaj arbaroj, en kiuj superis kaj ĝis hodiaŭ superas fago, donis krudmaterialon por hejma produktado de ligna ilaro. En la ĉirkaŭaj vilaĝoj la lopeníkanoj proponis lignajn kulerojn, ŝovelilojn, ŝtupetarojn kaj balailojn. Precipe en la 19-a jarcento ili ekiradis al longaj vojoj pro sojla vendado kun legomaj semoj kaj ilaro.

La kampokultivejoj de Lopeník havis dum la jarcentoj nenian decan komunikon kun la ĉirkaua mondo. La unua ŝoseo estis konstruita en la jaro 1924 ĝis Bystřice pod Lopeníkem. La komuniko kun Březová estis perfektigita nur per konstruado de ŝoseo en la jaro 1963.

Antaŭ ol estis en Lopeník konstruita lernejo, la infanoj klerigitaj ne estis. En somera periodo ili estis okupitaj per paŝtado de brutaro kaj vintre netrairebleco de piedvojo malhelpis vojon ĝis Starý Hrozenkov aŭ al Březová, kie troviĝis plej proksimaj municipa lernejoj. En la jaro 1902 estis konstatita 98% analfabeteco ĉe loĝantoj pli aĝaj ol 14 jaroj. La unua lernejo estis menciita nur ekde la dua duono de la 19-a jarcento. Nova lerneja konstruĵo estis konstruita en la jaro 1913 kaj en la jaro 1934 konstruitaj 2 pluaj lernejoj en loka parto Bošáčky kaj en Dolní konec en parto Březovsko.

Dum la nazia okupado kondukis tra Lopeník vojlinio de multnombraj kontraŭleĝaj transiroj el Protektorato ĝis Slovakio. Lopeník estis liberigita fare de Ruĝa Armeo post malfacilaj bataloj sur transirejoj de Blankaj Karpatoj la 27-an de aprilo 1945. Dum la bataloj en la katastro de la municipo falis 20 sovetaj kaj rumanaj soldatoj, pereis 7 lokaj civitanoj kaj estis damaĝigitaj 21 domoj.

La municipo estis elektrizita en la jaro 1946.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Sonorilejo
  • Krucifikso
  • Popola arkitekturo (domo n-ro 141)

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]