Janová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Janová
germane Johannowa, germane Johannau (1939–1945)
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Janová
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Vsetín
Administra municipo Vsetín
Historia regiono Moravio
Parto de Valaĥio
Montaro Vsetínské vrchy
Rivero Vsetínská Bečva
Situo Janová
 - alteco 368 m s. m.
 - koordinatoj 49° 18′ 58″ N 18° 02′ 17″ O / 49.31611 °N, 18.03806 °O / 49.31611; 18.03806 (mapo)
Areo 9,21 km² (921 ha)
Loĝantaro 771 (2023)
Denseco 83,71 loĝ./km²
Unua skribmencio 1505
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 755 01
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0723
NUTS 5 CZ0723 570346
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Janová (Vsetín District)
Retpaĝo: www.janova.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Janová (devene Johanová) estas vilaĝo en Ĉeĥio etendiĝanta proksimume 4 km sudoriente de Vsetín apud enfluejo de Janová-rojo ĝis Vsetínská Bečva. La mezo de vilaĝo situas en supermara alteco ĉirkaŭ 360 m, la plej altan supermaran alteconm 655 m atingas monto Lysý. Karakteron de la ĉirkaŭa pejzaĝo forte influis valaĥia arbarhakeja kolonigado en la 16-a jarcento. Tipa estas alterno de paŝtejoj kun arbaraj kreskaĵaroj, longaj mallarĝaj kampoj kun kombilsimilaj partioj, de sur kiuj estas malproksimaj panoramoj en la pejzaĝon. Vivas ĉi tie 771 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri Janová aperis en la jaro 1505. En la jaro 1516 ĉi tie estis 11 loĝdomoj. La vilaĝo devene nomiĝis Johanowa, en la 19-a jarcento Johanová kaj ekde 1946 Janová. La nomo de la vilaĝo estas verŝajne derivita de persona nomo Johan, eventuale Juhan, sufikso "-ová" esprimas lian propruman rilaton al la vilaĝo.

Laŭ pli poeta klarigo la vilaĝo estis donacita al Johaninjo, filino de la posedanto de vsetína sinjorujo kaj laŭ ŝia nomo la vilaĝo estis nomita Johanová.

La pej malfacilan periodon travivis la loĝantoj de Janová en la jaroj de la t.n. valaĥiaj ribeloj en la unua duono de la 17-a jarcento kaj en la tempo de sovaĝaj invadoj de turkoj, tataroj kaj hungaraj ribeloj je interŝanĝoj de la 17-a kaj la 18-a jarcentoj.

Valaĥiaj ribeloj[redakti | redakti fonton]

La historio de la valaĥiaj ribeloj komenciĝas en la jaro 1609, kiam la vsetínan sinjorujon akiris Albrecht z Valdštejna, pli posta signifa imperiestra armeestro. Plimulto de la loĝantoj de la sinjorujo aliĝis al evangelia konfesio. Valdštejn alvokis jezuitojn kaj li komencis inter la servutuloj malmolan rekatoligon Kun eklezia premo estis kunigita ankaŭ premo ekonomia. Malkontenteco de la servutuloj kaj perfido, kiun Valsštejn krimis je kontraŭhabsburga ribelo de moravia nobelaro, fariĝis ĉefa kaŭzo de longdaŭraj valaĥiaj ribeloj dum la tridekjara milito. Ilia centro fariĝis Vsetín kaj ties ĉirkaŭaĵo. La ribeluloj ne kapitulaciis nek post forbruligo de Vsetín kaj ekzekutoj en 1627. Ekde la jaro 1642 ili staris surflanke de svedaj soldataroj, sed la 26-an de januaro 1644 ili estis fare de imperiestra soldataro definitive malvenkitaj. Preskaŭ 200 partoprenintoj de la ribelo estis la 15-an de februaro 1644 en Vsetín ekzekutitaj. Tiu ĉi ekzekuto famiĝis kiel unu el la plej amasaj kaj la plej teruraj ekzekutoj en ĉeĥa nacia historio. Vsetín kaj vilaĝoj en la vasta ĉirkaŭaĵo - inkluzive de Janová - estis forbruligitaj. El Janová estis ekzekutitaj 5 ribeluloj: Martin Fojt estis dumvive kvarumata kaj pluaj kvar pendumitaj.

Ankaŭ invadoj de turkoj kaj tataroj havis por Janová kruelajn sekvojn, ekz. dum invado en la jaro 1663 estis en Janová batmortigitaj 92 homojn. Plua turka invado sekvis en 1683, en 1708 ĉi tie rabis hungaraj ribeluloj - kurucoj kaj en la jaroj 1713 - 1715 furiozis en la ĉirkaŭaĵo pesto.

Elmigrado[redakti | redakti fonton]

Janová estadis malriĉa agrikultura vilaĝo, multe da homoj foriradis por sezonaj agrikulturaj laboroj en pli fekundajn partojn de Moravio. Multe da homoj trovis laboron en fabrikoj en Vsetín. La premigaj ekonomiaj rilatoj evoluigis fine de la 19-a jarcento grandan ondon de elmigrado ĝis Usono, precipe ĝis Texas. Tiam elmigris el la vilaĝo pli ol dekono de loĝantoj.

Dum la okupacio en jaroj de la Dua Mondmilito operacis en ĉirkaŭaj montaroj partizanaj trupoj, kiuj precipe fine de la milito faris diversajn sabotaĵojn. La vilaĝo estis liberigita frumatene la 4-an de majo 1945 fare de soldatoj de la 1-a ĉeĥoslovaka armeoa korpuso.

Post la Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

La evoluo de la vilaĝo - alinomita en 1946 je Janová - okazis post la Dua Mondmilito, kiam komencis ampleksa konstruado de familiaj domoj. Enkadre de reorganizo Janová fariĝis en 1975 por 17 jaroj loka parto de urbo Vsetín. Post 1989 kaj precipe post memstariĝo en 1992 okazas plua fazo de konstruado.