Uherský Ostroh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Uherský Ostroh
germane: Ungarisch Ostra
urbo
Uherský Ostroh-náměstí.jpg
Placo en Uherský Ostroh
Uhersky Ostroh CZ flag.gif
Flago
Oficiala nomo: Uherský Ostroh
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Uherské Hradiště
Administra municipo Uherský Ostroh
Historiaj regionoj
Konata loko Uherský Ostroh kastelo
Riveroj Moravo, Petříkovec
Situo Uherský Ostroh
 - alteco 178 m s. m.
 - koordinatoj 48°59′05″N 17°23′19″E  /  48.98472°N, 17.38861°O / 48.98472; 17.38861 (Uherský Ostroh)
Areo 26,52 km² (2 652 ha)
Loĝantaro 4 521 (13.08.2010)
Denseco 170,48 loĝ./km²
Unua skribmencio 1286
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 687 24
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0722
NUTS 5 CZ0722 592749
Katastraj teritorioj 3
Partoj de urbo 3
Bazaj sidejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Uherský Ostroh
Retpaĝo: www.uhostroh.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Uherský Ostroh estas urbo kun 4 600 loĝantoj, situanta en sudorienta Moravio, 4 km de urbo Veselí nad Moravou, 9 km de urbo Uherské Hradiště. En la urbo superregas direkto al lignoindustrio kaj nutraĵindustrio.

Uherský Ostroh situas en norda mallarĝiĝinta parto de Dolnomoravský úval, sur la maldekstra riverbordo de rivero Morava. Ĝi estas en malnova komercvojo kaj la devena vilaĝo el la jaro 1286 nomiĝis Stenice. La nomo Ostroh aperis nur en la 15-a jarcento. Ĉi tie estis gotika burgo el la 13-a jarcento, kiu servis verŝajne kiel limregiona akva fortikaĵo, pli malfrue, en la jaroj 15801590, ĝi estis reguligita al renesanca kastelo kaj disvastigita je turo kaj arkada kortego. Komence de la 15-a jarcento la urbo estis centro de kalvinistoj.

Urbajn rajtojn Ostroh akiris en la jaro 1425. Ekde la 17-a jarcento ĝi apartenis al Lichtenštejn-anoj. En la urbo estas menciata paroĥejo jam en la jaro 1318. Por ekonomia evoluo estis en la 18-a kaj la 19-a jarcentoj grava forta juda minoritato. En la 2-a duono de la 19-a jarcento ĉi tie estis 544 loĝantoj de juda deveno kaj juda tombejo.

La urbo estas iom flanke de trafikvojkruciĝoj, proksimaj urboj Veselí nad Moravou kaj Uherské Hradiště evoluis pli rapide.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Uherský Ostroh naskiĝis Vladimír Adamík.