Vidče
Vidče | |||
germane Witsche | |||
municipo | |||
Preĝejo de sanktaj Cirilo kaj Metodo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Vidče | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Zlín | ||
Distrikto | Distrikto Vsetín | ||
Administra municipo | Rožnov pod Radhoštěm | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Parto de | Valaĥio | ||
Montaro | Vsetínské vrchy | ||
Rojo | Maretkový | ||
Situo | Vidče | ||
- alteco | 378 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 26′ 25″ N 18° 06′ 09″ O / 49.44028 °N, 18.10250 °O (mapo) | ||
Areo | 11,78 km² (1 178 ha) | ||
Loĝantaro | 1 724 (2022) | ||
Denseco | 146,35 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1310 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 756 53 | ||
NUTS 3 | CZ072 | ||
NUTS 4 | CZ0723 | ||
NUTS 5 | CZ0723 545198 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 4 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.vidce.cz | |||
![]() |
Vidče estas vilaĝo en distrikto Vsetín en Ĉeĥio. Ĝi situas 4 km sudokcidente de Rožnov pod Radhoštěm, inter Moraviasileziaj Beskidoj kaj Vsetínské vrchy. Ĝi etendiĝas sur areo 1179 ha, la areon kreas plejparte paŝtejoj, malplimezure poste kampoj. En 2022 Vidče havis 1 724 loĝantojn.
Tra la vilaĝo trafluas rojo kun nomo Maretkový, unusola pli signifa fluo, kiu enfluiĝas en riveron Bečva. Tra la valo de vilaĝo kondukas landvojo kuniganta urbojn Rožnov pod Radhoštěm kaj Valašské Meziříčí tra najbara vilaĝo Střítež nad Bečvou.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua skribmencio pri Vidče devenas el la jaro 1310. Per tiu ĉi dato Vidče enviciĝas kun Zubří kaj Rožnov pod Radhoštěm al la plej malnovaj vilaĝoj de regiono de Rožnov. Tio estis plejparte agrikultura paŝtista vilaĝo kun minado de kalkoŝtono kaj fererco en la 18-a jarcento.
Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Ligna sonorilejeto el la 18-a jarcento kun sonorilo el 1775
- Preĝejo de sankta Kirilo ka Metodo
Nuntempo[redakti | redakti fonton]
Vidče estas hodiaŭ moderna valaĥia vilaĝo kun plena ekipo. En la vilaĝo agadas ankaŭ etnografia ensemblo Valašenka, kiu estis fondita en 1953.
En Vidče vivas kelkaj familioj pli ol 200 jaroj.