Luhačovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luhačovice
germane Bad Luhatschowitz
urbo
Centro de Luhačovice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Luhačovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Zlín
Administra municipo Luhačovice
Historia regiono Moravio
Parto de Valaĥio
Montaro Vizovica montetaro
Konstruaĵo Valbaraĵo Luhačovice
Rivero Šťávnice
Situo Luhačovice
 - alteco 253 m s. m.
 - koordinatoj 49° 06′ 04″ N 17° 45′ 37″ O / 49.10111 °N, 17.76028 °O / 49.10111; 17.76028 (mapo)
Areo 32,99 km² (3 299 ha)
Denseco 0 loĝ./km²
Unua skribmencio 1412
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 763 26
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0724
NUTS 5 = CZ0724 585459
Katastraj teritorioj 4
Partoj de urbo 4
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Luhačovice
Retpaĝo: www.luhacovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Luhačovice estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas sudorienta parto de Moravio, regiono Zlín, en Vizovica montetaro, en valo de rivero Šťávnice, 12 km de urbo Uherský Brod. Ĝi estas la plej konata moravia banloko kaj populara turisma centro kun 5 107 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Podhradí, Biskupice, Petrůvka, Rudice, Uherský Brod, Bojkovice, Rudimov, Provodov, Pozlovice, Ludkovice kaj Slavičín.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Luhačovice ekzistis en la jaro 1261 burgo Engelsberk, en la jaro 1609 burgaro, la vilaĝo mem estas unue menciata en la jaro 1412. Sur la fundo de la valo fontas hidrogenkarbondioksido-kloridsodaj alkalaj mineralakvoj kaj sulfurhidrogenaj akvoj, konataj ekde la jaro 1669. El la jaro 1738 devenas baroka kastelo kun kapelo (1754), el kiu fariĝis en la jaro 1784 preĝejo. La unuan banlokan konstruaĵon konstruis en la jaro 1789 tiamaj posedantoj Serényi-anoj (ili posedis Luhačovice ekde 1628 ĝis 1945). Statuton de urbo havas Luhačovice nur ekde 1936.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 816
18801 955
18902 068
19002 267
19102 867
19213 005
JaroLoĝantoj
19303 362
19503 737
19614 733
19705 062
19805 378
19915 828
JaroLoĝantoj
20015 621
20145 112
20165 085
20175 093
20185 061
20195 045
JaroLoĝantoj
20205 059
20214 842
20224 955
20235 107

Banloko[redakti | redakti fonton]

Banlokaj domoj kaj hoteloj en Luhačovice
Kolonaro en v Luhačovice antaŭ la jaro 1916

El pli multe ol 10 fontoj estas la plej fama Vincentka, troviĝanta en ĉi tiea kolonaro kaj kiun oni ankaŭ distribuas en vendejreton. Malpli multe konataj estas Aloiska, Otovka kaj Amandka. La fontoj havas ŝirmzonon. La akvon oni kaptas plejparte el putoj aŭ boroj. En la urbo oni kuracas perturbojn de spirorganoj kaj digestorganoj, perturbojn de metaboloj de grasaĵoj, angiajn malsanojn. Oni uzas trinkkuracadon, banojn, kompresojn kaj inhaladon. La banloko funkcias tutjare, krom unumonata paŭzo ĉirkaŭ fino de la jaro. La komplekso de la banlokaj konstruaĵoj kun kolonado estas ekster trafikvojo de la urbo. Secesia arkitekturo de la banloko havas karakterizajn elementojn inspiritajn de regiono Valaĥio. La banloko havas tradicion de ĉeĥa-slovaka reciprokeco (Akvoterapia instituto, domo de Jurkovič).

Proksimume 3 km de la urbo estas valbaraĵo nomata Luhačovice, kiu estis finita en la jaro 1928. Ĉirkaŭ la valbaraĵo estas multnombraj ripozobjektoj kaj aŭtokampadejo.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la urbo troviĝas granda nombro de la plej diversaj kafejoj, vinejoj, restoracioj kaj sukeraĵejoj. En Luhačovice-on oni ne veturas nur pro kuracado, sed ĉi tieaj kondiĉoj kontentigos homojn turisme, sporte kaj socie fonditajn. Por la turismo estas en Luhačovice kreitaj specialaj rondoj tra la ĉirkaŭaĵo kun naturaj scenejoj.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Pro la populareco de Luhačovice estas eĉ regula direkta trajna konekto de Prago al Luhačovice.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En novembro 2009 dum ĝenerala asembleo de Ĉeĥa Esperanto-Junularo estis ekskurso al Luhačovice.

Partoj de urbo[redakti | redakti fonton]

Fotografioj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.