Hluk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hluk
germane Hulken
Urbo
Hluk tvrz.JPG
Fortikaĵo en Hluk
Vlajka obce Hluk.svg
Flago
Hluk CoA CZ.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Hluk
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Uherské Hradiště
Administra municipo Uherské Hradiště
Historiaj regionoj Grandmoravia imperio, Moravio
Parto de Moravia Slovakio
Montaro Vizovica montetaro
Fortikaĵo Hluk
Rivereto Okluky
Situo Hluk
 - alteco 222 m s. m.
 - koordinatoj 48° 59′ 17″ N 17° 31′ 39″ O / 48.98806 °N, 17.52750 °O / 48.98806; 17.52750 (mapo)
Katastro 28,39 km² (2 839 ha) Hluk
Loĝantaro 4 298 (2023)
Denseco 151,39 loĝ./km²
Unua skribmencio 1294
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 687 25
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0722
NUTS 5 CZ0722 592170
Katastraj teritorioj 1
Partoj de urbo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Hluk (Uherské Hradiště District)
Retpaĝo: www.mestohluk.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Hluk estas urbo en Ĉeĥio, en distrikto Uherské Hradiště (Regiono Zlín). Ĝi havas 4 298 loĝantojn (2023). Ĉiujn tri jarojn okazas tie ĝis hodiaŭ la rajdo de la reĝoj, tradicio tipa por la regiono de Moravia Slovakio kaj en Hluk unuafoje skribe menciita en 1865.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En 1933 en Hluk fondiĝis esperantista klubo (parto de Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista), kies membroj tenis korespondajn kontaktojn kun esperanto-parolantoj en multaj landoj de la mondo kaj invitis al Hluk kelkajn konatajn vojaĝistojn, kiuj prelegis en esperanto kun interpretado en la ĉeĥan lingvon antaŭ la loka publiko (Henrik Seppik prelegis pri Laplando, Erika Seppik pri Estonio, Joseph R. Scherer el Usono pri vojaĝo en Antaŭa Hindio, negro Kola Ajayi pri Afriko). Ĉiujare okazadis vesperaj festoj kun riĉa ĉeĥa-esperanta programo kaj en la jaro 1937 sursceniĝis teatraĵo Jízdní hlídka pri legia temo de František Langer en esperantlingva traduko Kavaleria patrolo.[1][2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plačková, Marie (1938). “Esperanto v Hluku”, Moravskoslovenské pomezí 3 (6 (Hlucké číslo)), p. 7. 
  2. Plačková, Marie (2007). “Esperanto v Hluku”, Hlucké noviny 2, p. 16–17.