Pozděchov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pozděchov
germane Posdiechow
municipo
Ĉefstrato en Pozděchov
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Pozděchov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Vsetín
Administra municipo Vsetín
Historia regiono Moravio
Parto de Valaĥio
Montaro Vizovické vrchy
Rojo Pozděchůvka
Situo Pozděchov
 - alteco 490 m s. m.
 - koordinatoj 49° 13′ 52″ N 17° 57′ 20″ O / 49.23111 °N, 17.95556 °O / 49.23111; 17.95556 (mapo)
Areo 13,44 km² (1 344 ha)
Loĝantaro 600 (2023)
Denseco 44,64 loĝ./km²
Unua skribmencio 1361
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 756 13
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0723
NUTS 5 CZ0723 544655
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Pozděchov
Retpaĝo: www.obecpozdechov.ic.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Vilaĝplaco en Pozděchov

Pozděchov estas vilaĝo troviĝanta en distrikto Vsetín en Ĉeĥio. Ĝi situas apud sudokcidenta limo de la vsetína distrikto en norda parto de Vizovické vrchy kaj ĝi estas unu el plej alte situantaj vilaĝoj de la distrikto kun tipa loĝigejo sur arbarhakejoj. La plej alta punkto de la katastro, kiu estas el pli ol duono kovrita de arbaroj, estas monteto Svéradov (736 m). Tra la vilaĝo trafluas rojo Pozděchůvka. Vivas ĉi tie 600 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

Pozděchov estiĝis per kuniĝo de du vilaĝoj - Pozděchov kaj Svéradov (vilaĝo Svéradov fine de la 15-a jarcento pereis). La unua mencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1361, kiam ĝi apartenis al sinjorujo de cisterciana monaĥejo en Vizovice. Pro aktiva partopreno en kontraŭhabsburga rezistmovado estis ekzekutitaj kvin civitanoj el Pozděchov, post la tridekjara milito restis en la vilaĝo nur 18 familioj de daŭraj ekloĝintoj kaj 11 familioj de kamparanaj laboristoj. Tataraj invadoj evitis eĉ ne al Pozděchov - en 1663 ĝi estis forbruligita. Pozděchov estis komence de la 18-a jarcento kelkfoje atakita de kurucaj ribeluloj.

Ĉefa fonto de vivtenado de la loĝantoj estis agrikulturo, bredado de brutaro, belgaj ĉevaloj, ŝafoj kaj abeloj. Hejme oni produktis vergajn plektaĵojn, lignan agrikulturan ilaron, brulumis lignokarbon. Malfacilaj vivkondiĉoj aldevigis multe da homoj el ozděchov kaj el pluaj valaĥiaj vilaĝoj elmigri eksterlanden, ĉefe Amerikon. Nur post la unua mondmilito trovis vico da loĝantoj laboron dum konstruado de fervojo el Vsetín kaj en industriaj uzinoj en Zlín aŭ en Vsetín.

En la tempo de la dua mondmilito vico da loĝantoj kunlaboris kun partizanoj. Pozděchov estis liberigita la 4-an de majo 1945.