Návojná

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 49° 06′ 30″ N 18° 03′ 11″ O / 49.10833 °N, 18.05306 °O / 49.10833; 18.05306 (mapo)
Návojná
municipo
Návojná, kaple.jpg
Kapelo de La plej sankta Triunuo el la 2-a duono de la 19-a jarcento
Flag of Návojná.svg
Flago
CoA Návojná.svg
Blazono
Oficiala nomo: Návojná
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Zlín
Administra municipo Brumov-Bylnice
Historia regiono Moravio
Montaro Blankaj Karpatoj
Situo Návojná
 - alteco 370 m s. m.
 - koordinatoj 49° 06′ 30″ N 18° 03′ 11″ O / 49.10833 °N, 18.05306 °O / 49.10833; 18.05306 (mapo)
Katastro 8,00 km² (800 ha) Návojná
Loĝantaro 717 (2021)
Denseco 89,63 loĝ./km²
Unua skribmencio 1503
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 763 32
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0724
NUTS 5 CZ0724 585521
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Návojná
Retpaĝo: www.navojna.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Návojná estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Zlín, en Regiono Zlín. Vivas ĉi tie 717 loĝantoj. Ĝi situas en PPR Blankaj Karpatoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Municipo Návojná, situanta 9 km sudoriente de Valašské Klobouky, estas enirpordego en regionon nomata Závrší. Dum someraj monatoj estas en la municipo je dispozicio baniĝejo kaj proksime estas du refreŝigejaj centrejoj, Královec kaj Vršatecké podhradie – tiu jam troviĝas sur teritorio de Slovakio. Závrší, la etnografian regionon sur nura limo kun Slovakio, kreas vasta pentrinda valo ĉirkaŭ rojo Návojský potok kaj enfalas en ĝin tri municipoj – Návojná, Nedašov kaj Nedašova Lhota. La popolaj kutimoj kaj tradicioj estas ĉi tie senĉese nekutime vivaj. El ĉirkaŭaj montodorsoj estas belegaj vidoj en la tutan valon, sed ankaŭ al la slovaka flanko, kie elstaras monumentala Vršatecké bradlo. Krome por la ĉi tiea regiono tipaj popolaj kutimoj kiel estas paska frapado kaj ĉarumado, nikolaa marŝantaro kun diabloj kaj multaj aliaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1503.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kastelo en Návojná apartenanta ĝis fino de la dua mondmilito al nobela familio Centner-Manner.
  • lignodomoj
  • kruco en vilaĝplaco

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]