Francova Lhota

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Koordinatoj: 49°12′17″N 18°06′47″E  /  49.20472°N, 18.11306°O / 49.20472; 18.11306 (Francova Lhota)
Francova Lhota
germane: Franzenschlag
municipo
FrancovaLhota vyhled.jpg
Ĝenerala vido al Francova Lhota el belvedero Čubův kopec
Flag of Francova Lhota.png
Flago
Francova Lhota znak.png
Blazono
Oficiala nomo: Francova Lhota
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Vsetín
Administra municipo Horní Lideč
Historia regiono Moravio
Parto de Valaĥio
Montaro Javorníky
Belvedero Čubův kopec
Rivero Senice
Situo Francova Lhota
 - alteco 490 m s. m.
 - koordinatoj 49°12′17″N 18°06′47″E  /  49.20472°N, 18.11306°O / 49.20472; 18.11306 (Francova Lhota)
Areo 22,84 km² (2 284 ha)
Loĝantaro 1 614 (28.08.2006)
Denseco 70,67 loĝ./km²
Unua skribmencio 1500
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 756 12 ĝis 756 14
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0723
NUTS 5 CZ0723 542644
Katastraj teritorioj 2
Partoj de vilaĝo 2
Bazaj sidejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Francova Lhota
Retpaĝo: www.francovalhota.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Francova Lhota estas vilaĝo situanta en suda parto de distrikto Vsetín, en valo de rivereto Senice. La vilaĝo konsistas el loka parto Francova Lhota kaj el loka parto Pulčín. Al la 31-a de decembro 2005 la vilaĝo havis 1621 loĝantojn, el tio el la loka parto Pulčín vivis 100 loĝantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vilaĝo Francova Lhota foje estis kaj denove estas (ekde la estiĝo de la memstara Slovakio en 1993) limregiona vilaĝo. Ties estiĝo estis verŝajne sekvo de klopodo de reganto je pli densa loĝigo kaj per tio pli bona sekurigo de defendo de la landa limo. La estiĝo de la vilaĝo estas metata enla duan duonon de la 13-a jarcento kaj la unuan duonon de la 14-a jarcento - ankaŭ ĝia nomo respondas al tio. Tiutempe estis multe da vilaĝoj fondataj laŭ t.n. templima sistemo. Tiu signifis, ke al vilaĝanoj sur nove loĝataj lokoj estis donita templimo - por certa tempo, kiam ili estis lberigitaj de diversaj pagoj kaj devoj rilate al superularo, por ke ili povu ekloĝi kaj konstrui hejmon kaj mastrumejon. Sed homoj vivis sur tiu ĉi loko jam multe pli baldaŭ, pri kio atestas trovitaĵoj de fajroŝtonaj iloj. Sed la unua skribmencioj devenas nur el la komenco de la 16-a jarcento, kiam Lhota kreis komune kun Senice, Pulčín kaj pli poste pereinta Zubrůvka malgrandan feŭdon kun rilato al burgo Brumov. Kelkfoje ĝi ŝanĝis la nomon laŭ sia posedanto - ĝi nomiĝis Petrovská, Zbelova kaj fine Francova, laŭ lasta tenanto de la feŭdo rystram Franc z Háje, kiu ĉi tie loĝis en burgaro menciata en la jaroj 1521 - 1530. Per la morto de Trystram Franc z Háje la lhota feŭdo pereis kaj en 1549 ĝi por daŭre unuiĝis kun brumova sinjorujo.

La vivo kaj invadoj[redakti | redakti fonton]

La vivtenadon al la loĝantoj donis plejparte agrikulturo kaj paŝtistado. La vilaĝo tre suferis pro sia situo apud la limo ekde duono de la 16-a jarcento ĝis la komenco de la 18-a jarcento. Tio estis periodo de longdaŭraj disputoj inter moraviaj kaj hungaraj sinjorujoj. La vilaĝo suferis ankaŭ pro turka-tatara invado en septembro kaj en oktobro de 1663, kiam ĝi estis plene forbruligita. Ĉiu ribelo en la najbara Hungario alportis pluajn invadojn ĝis Moravio. La plej malbona periodo falas en la jarojn 1700 - 1708, kiam la invadoj estis tiel oftaj, ke la loĝantoj vivis en kaŝejoj en montaro.

La dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

En periodo de la dua mondmilito Francova Lhota estis ankaŭ limregiona vilaĝo kun germana garnizono. Ĝi estis liberigita la 2-an de majo 1945 fare de de rumanaj soldatoj. La loĝantoj de la vilaĝo estis tiel malriĉaj, ĉar la montaraj kampoj apenaŭ sufiĉis al la vivtenado. Tial oni ofte foriradis je laboro. En 1860 - 1914 tio estis malantaŭ maro ĝis Ameriko kaj en 1945 ĝis limregiono. Evoluon de la vivo en la vilaĝo alportis nur la 2-a duono de la 20-a jarcento, kiam elkreskis en la ĉirkaŭaĵo industrio kaj estis fonditaj agrikulturaj kooperativoj.