Hrobice (distrikto Zlín)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hrobice
Hrobice
germane Hrobitz
municipo
Kapelo de Virgulino Maria Sepdolora
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Hrobice
Deveno de nomo: De la homa nomo "Hrob" (tombo).
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Zlín
Distrikto Distrikto Zlín
Administra municipo Vizovice
Historia regiono Moravio
Parto de Valaĥio
Montaro Vizovica montetaro
Rivero Dřevnice
Situo Hrobice
 - alteco 390 m s. m.
 - koordinatoj 49° 16′ 34″ N 17° 47′ 27″ O / 49.27611 °N, 17.79083 °O / 49.27611; 17.79083 (mapo)
Katastro 4,45 km² (445 ha) Hrobice na Moravě
Loĝantaro 458 (2023)
Denseco 102,92 loĝ./km²
Ĉefulo Ing. František Gajdošík (2011)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 763 15
NUTS 3 CZ072
NUTS 4 CZ0724
NUTS 5 CZ0724 585262
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hrobice (Zlín District)
Retpaĝo: www.hrobice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Hrobice estas vilaĝo en Ĉeĥio, kiu situas en distrikto Zlín en regiono Zlín. En 2023 ĉi tie loĝis 458 loĝantoj. Ĉi tiu aŭtonoma vilaĝo situas sur monteto inter Slušovice kaj Lukov proksime de montaro Hostýnské vrchy. Plej proksimaj gravaj urboj estas Slušovice (3 km), Vizovice (8 km) kaj Zlín (10 km). Alteco de la vilaĝo fluktuas inter 350 ĝis 441 m s. m. Domareto Nové Dvory, kiu situas tuj apud la vilaĝo Březová ankaŭ apartas al Hrobice.

La nomo de la vilaĝo ne estas derivita el la ĉeĥa vorto "hrob" (tombo) sed de la familia nomo "Hrob" (kun sama signifo).[1] Ankaŭ aliaj komprenigoj de la nomo ekzistas, sed ĉi tiu estas plej verŝajne vera.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Březová, Kašava, Ostrata kaj Trnava.

Historio[1][redakti | redakti fonton]

Vilaĝa administrejo kun sabloŝtona kruco

La unua noto pri la vilaĝo Hrobice devenas el jaro 1446. Dum la 16-a jarcento ekvenadis koloniantoj, kiuj alportis ĉeĥfratan eklezion, al kiu aliĝis preskaŭ ĉiuj loĝantoj. En la vilaĝo ekestis ĉeĥfrata preĝejo, kiu pli poste pereis danke al katolikaj loĝantoj. En jaro 1890 estis konstruita unuklasa lernejo.

Dum jaro 1912 komencis konstruado de baraĵo, el kiu post longa paŭzo estis en jaro pli poste uzita por akva rezervujo Slušovice, kiun oni finigis en 1975[2]. Dum 1913 oni konstruis masonitan sonorilejon.

Dum 1959 kamparistoj de Hrobice devis alligi sin al unueca terkultura kooperativo Slušovice. Dum 70-aj jaroj oni malfondis lernejon pro la alligo de Hrobice al Slušovice. Aŭtonomio restariĝis en jaro 1990. Post tiam oni riparis vilaĝan administrejon, sonorilejon, kapelon kaj konstruaĵo de lernejo, kiun oni ŝanĝis al antaŭlernejo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869394
1880434
1890426
1900445
1910464
1921422
JaroLoĝantoj
1930439
1950434
1961515
1970486
1980475
1991433
JaroLoĝantoj
2001449
2006478
2014480
2016467
2017457
2018472
JaroLoĝantoj
2019465
2020459
2021464
2022457
2023458

Nuntempo[1][redakti | redakti fonton]

Fajrobrigadejo kun ligna skulptaĵo de la sankta Floriano

En la vilaĝo ekzistas volonta fajrobrigado, asocio de hobiaj ĝardenistoj, abelista asocio kaj ĉasista asocio. Ne nur ĉi tiuj grupoj ĉiujare organizas diversajn aranĝojn. Ekzemple gustumado de prunbrando, infana kostumbalo, Nikolaa diskoteko kaj renkonto de pli maljunaj loĝantoj.

En la vilaĝo oni subtenas popolajn tradiciojn, plej gravaj estas: trireĝa kolekto, festado de Karnevala tempo, "klabání" – knaboj iradas tra la vilaĝo kaj klakas per diversaj klakiloj por anstataŭi nesonorantaj sonoriloj kaj festado de la Pasko.

La vilaĝo ankaŭ eldonas sian propran informilon, kiu estas elŝutebla el la paĝaro de la vilaĝo.

Gravaj lokoj[redakti | redakti fonton]

  • Sonorilejo el jaro 1913, kiu estas nacia kultura memorindaĵo
  • Kapelo de Virgulino Maria Sepdolora el jaro 1993
  • Infana ludparko konstruita en 2003
  • Sabloŝtona kruco
  • Fajrobrigadejo kun ligna skulptaĵo de la sankta Floriano
  • Vojranda kruco en domaro Nové Dvory konstruita en 1993

Notoj[redakti | redakti fonton]